Géza la 1-a
El Vikipedio
Géza la 1-a (n.. ĉ. 1040 en Pollando – m. la 25-an de aprilo 1077) estis reĝo de Hungario (regis 1074–1077). Lia patro estis hungara reĝo Béla la 1-a, lia patrino estis pola princino Richeza. Liaj gefratoj estis Ladislao (pli poste Ladislao la 1-a), Lampert (Lambert) kaj kvar filinoj.
Li naskiĝis en Pollando, kien li devis reveni dufoje (1060, 1063) pro la bataloj por la trono. Li estis baptita kiel Magnus.
Li havis jam gravan rolon apud lia patro, ekz. en 1063 li organizis la defendon kontraŭ la invadanta Henriko la 4-a. Oni finis la lukton por la trono en 1064 (daŭrante ekde 1059), kiam Gejzo rekonis sian nevon, Salamonon kiel reĝon (reg. 1063–1074), de kiu li ricevis kiel kompenson la titolon ducatus (princo). Ili komencebone kunlaboris, sed la rilato inter ili poste malboniĝis. La interna milito komenciĝis en 1074, Gejzo komence estis venkita (ĉe Kemej, 26-an de februaro 1074), sed en la sekva batalo Gejzo atingis decidan venkon per helpo de la moravaj princoj Ladislao kaj Ottó (ĉe Mogyoród, 14-an de marto 1074). Salamon perdis la tronon kaj reitiriĝis al okcidenta rando de la lando.
Gejzo bezonis leĝigon de sia potenco, trono, tiel komence traktis – sensukcese - kun la papo, poste en 1075 petis kaj ricevis kronon de la bizanca imperiestro Miĥaelo Dukas (corona graeca, „greka krono” – suba parto de la nuna sankta krono).
Dum lia mallonga regado, Gejzo rebatis atakojn de Henriko la 4-a (1074) kaj enkondukis gravajn ekonomiajn aranĝojn (maksimumigo de la prezoj, foira reformo, renovigo de la mono). Dum lia regado etsis fonditaj la la katedralo de Vác kaj abatejo de Garamszentbenedek.
De lia unua edzino – Ĵofia – naskiĝis du filoj (Kolomano kaj Álmos). Lia dua edzino estis Sünaden, imperiestra princino.
Oni entombigis lin en Vác.