Gard
El Vikipedio
Gard (30) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Langvedoko-Rusiljono |
Prefektejo : | Nîmes |
Subprefektejoj : | Alès Le Vigan |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
623 125 loĝantoj 106 loĝantoj/km² |
Areo | 5 853 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 46 |
Komunumoj | 353 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Damien ALARY |
Situo en Francio | |
Gard [gar] (aŭ okcitanlingve Gard [gart]) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Langvedoko-Rusiljono. La ĉefurbo de Gard estas la urbo Nîmes, kiu famas pro siaj multnombraj kaj bone konservitaj restaĵoj el la romia epoko. La departemento tute enhavas 353 komunumojn.
Tiu departemento etendiĝas sur 5 848 km² kaj havas 623 120 loĝantojn. La enloĝantaro koncentriĝas ĉefe ĉirkaŭ la ĉefurbo kaj laŭlonge de la marbordo. Tio formas grandan kontraston kun la interna parto de la departemento kiu estas kvazaŭ dezerta.
Gard konsistas el larĝa valo de la Rodano oriente, parto de la rodana delto (Camargue Kamargo) kiu estas natura protektita medio sude, kaj montoj de Cévennes (Cevenoj) norde (la plej sovaĝa parto de la departemento).
Gard posedas riĉan kaj diversigitan agrikulturon : vinkultivado, cerealoj, fruktoj, legomoj, rizo en Camargue, kaj ankaŭ bredado en la montaro. La industrio estas ankaŭ grava sektoro de la departementa ekonomio : vestaĵo-fabrikado, farmacio, nuklea elektroproduktado, minejoj, ...
Gard estas ankaŭ grava turisma departemento : romiajn restaĵojn oni povas viziti en Nîmes, sed ankaŭ en aliaj urboj kaj vilaĝoj de Gard. Inter ili ankaŭ famas la Ponto de Gard, fakte granda akvedukto perfekte konservita de 2000 jaroj. Ankaŭ vidindas : Mediteranea marbordo (Port Camargue, Le Grau du Roi), mezepokaj vilaĝoj (Aigues-Mortes), naturaj parkoj en la montaro Cévennes kaj en la delto de Rodano, riverturismo sur la kanaloj kaj la Rodano, ...
Urboj : Alès, Nîmes, Port Camargue, Le Grau du Roi, Aigues-Mortes, Uzès.