Prefektejo
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Romia imperio
La Romianoj nomis prefektejoj la urbojn regatajn de prefekto. La romiaj urboj povis havi ankaŭ du aliajn jurajn statutojn: municipo aŭ kolonio.
Poste, prefektejo estis ĉefurbo de prefektujo.
[redaktu] Nuna epoko
La prefektejo estas aŭ la ĉefurbo de administraj zonoj (prefektujoj), aŭ la oficejo de la prefekto.
[redaktu] Francio
En Francio, estas prefektejo en ĉiuj departementoj (departementaj prefektoj) kaj regionoj (regionaj prefektoj), ĝenerale en la plej granda urbo.
Kaj ekde la falo de la reĝeco en Francio, maraj prefektoj anstataŭas la eksajn amiralojn. La tri francaj maraj prefektejoj estas:
[redaktu] Japanio
- Vidu detale Japanaj prefektujoj
En Japanio, estas prefektejo en ĉiuj prefektujoj laŭ Loka Aŭtonoma Juro. Oni nomas prefektejajn urbojn sume 都道府県庁所在地 [to-dō-fu-ken-ĉō-ŝo-zaj-ĉi].
Estas 47 prefektejoj en Japanio:
- 1 prefektejo de Tokia Metropolo estas 都庁[toĉō]), situas en Ŝinĵuku-kvartalo
- 1 prefektejo de Hokkajda prefektujo estas 道庁 [dōĉō], 道都 [dōto], situas en Sapporo.
- 2 prefektejoj de prefektujoj de Osaka kaj Kioto estas 府庁 [fuĉō],府都 [futo], La Osaka prefektejo situas en Osaka Urbo kaj la Kiota situas en Kiota Urbo.
- 43 prefektejoj de aliaj prefektujoj estas 県庁 [kenĉō], 県都 [kento].