Ge-
El Vikipedio
ge- estas oficiala prefikso en Esperanto. Per la prefikso ge- oni donas ambaŭseksan signifon al vorto en pluralo.
- En la kazo de vira radiko, ge- estas necesa por indiki miksitan grupon (ĉeesto de ambaŭ seksoj).
- Se la radiko estas neŭtra, oni uzas ge- nur se oni volas emfazi, ke fakte ambaŭ seksoj ĉeestas.
- Ĉe parencovortoj ge- montras ankaŭ inter-parencecon; ekzemple "gepatroj" kutime estas ne simple iu patro kaj iu patrino, sed havas komunan idon.
- Ge- povas ankaŭ esti radiko en si mem: gea = rilata al ambaŭ seksoj
Kun inaj radikoj oni kutime ne uzas la prefikson ge-.