Prefikso
El Vikipedio
(Ekzistas ankaŭ prefiksoj por matematikaj, vidu matematika prefikso)
Lingvo > Morfologio > Afikso > Prefikso
Prefikso (aŭ antaŭafikso) estas afikso kiu estas antaŭmetita al alia morfemo, kreante novan signifon, ekzemple mis + informo fariĝas misinformo. Vorto povas havi pli ol unu prefikson: re+mis+informi, eks-bo-ge-patroj.
En Esperanto la limo inter veraj kaj ŝajnaj prefiksoj estas nebula, ekzemple prepozicioj estas ofte prefiksece uzataj: "antaŭ+metita". Aliflanke ankaŭ la "veraj" prefiksoj povas memstari: ekse, praa.
Prefiksado estas grava gramatikilo en Bantuaj lingvoj, ekzemple m+tu estas "homo" kaj ba+ntu "homoj" en la Svahila.
La oficialaj prefiksoj de Esperanto estas: bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-
Inter la neoficialaj troviĝas: pseŭdo-, retro-
Vidu ankaŭ: sufikso - infikso - cirkumfikso