George Soros
El Vikipedio
George SOROS (12-a de aŭgusto 1930 Budapeŝto kiel SOROS György [ŝoroŝ Djordj]) estas la filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Soros. En 1946, George Soros fuĝis el Hungario al kapitalisma mondo partopreninte en junulara Esperanto-kongreso. Li famiĝis kiel financisto, spekulisto kaj filantropo.
Soros migris al Anglio en 1947 kaj diplomiĝis ĉe London School of Economics (Londona ekonomika lernejo) en 1952. En 1956 li migris al Usono. Li estas prezidanto de Soros Fund Management (Soros fondusa manaĝado) kaj de Open Society Institute (Instituto por malferma socio).
Soros subite famiĝis en la 22-an de septembro 1992, kiam, opiniante ke la brita pundo estas supertaksata, li forte spekulis kontraŭ ĝi. La Bank of England (banko de Anglio) estis devigata forigi la pundon el la eŭropa ŝanĝkurzsistemo, kaj Soros dume gajnis unu miliardon da usonaj dolaroj. Li estis kromnomita "la homo kiu disrompis la bankon de Anglio". En 1997, en similaj cirkonstancoj, la malajzia Ĉefministro Mahathir bin Mohamad akuzis Soros-on malsuprentiri la malajzian valuton la ringgiton.
Soros aktivas kiel filantropo de 1979, kiam li komencis havigi monrimedojn por helpi nigrulojn studi en University of Cape Town (La Kaburba Universitato) en la rasapartisma Sudafriko. La filantropa fonduso de Soros en Orienta Eŭropo plej ofte aperas tra Open Society Institute kaj naciaj Soros-Fondusoj, kiuj foje funkcias sub aliaj nomoj, ekzemple Stefan Batory Foundation en Pollando.
Dum longaj jaroj Soros ne implikiĝis en la usonan politikon, sed tio ŝanĝiĝis kun prezidanto George W. Bush, kiun Soros klopodas malhelpi reelektiĝi per investo de 5 milionoj da usonaj dolaroj kun MoveOn.org por forigi Bush-on.
Li laste verkis The Bubble of American Supremacy (la bobelo de usona supereco), kiu aperis en januaro 2004.
Kelkaj opinias lin denaska parolanto de Esperanto, sed certas nur ke en sia junaĝo li scipovis Esperanton.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Project Syndicate
- La Fondaĵo Soros : Open society Institute
- Soros's Deep Pockets vs. Bush "La profundaj poŝoj de Soros kontraŭ Bush."
- "The bubble of American supremacy", ("la bobelo de usona supereco") anglalingva ĉefartikolo en The Korea Herald, 12-a de marto 2003.