Gilbert Ledon
El Vikipedio
Ĝilberto LEDON (1931-2003) estis grava esperantisto, verkisto kaj eldonisto.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Li naskiĝis en 1931 en Francio, en kamparana medio. Post sia esperantiĝo vizitis la kabaredon de la Tri koboldoj kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon, kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton Liberecana Ligilo, eldonita de la liberecana frakcio de SAT. Li publikigis propakoste la revuon Brazilan Esperantiston dum kelka tempo. Li mortis en la 3-a de marto 2003 kun sia edzino okaze de trafikakcidento en Brazilo.
[redaktu] Verkoj
[redaktu] Politikaj
- Moderna Mito: La Kolektiveco, SAT, 1986
- Al la tero returne, 1992
- Anarkiia konstruo, 1997
[redaktu] Teĥnikaj
- Manekenoj kaj ni (konstruaj datumoj pri manekenoj)
- Hermetikaj pumpiloj(konstruaj datumoj)
- Konstruu vian domon 2002 (teĥnikaj vortoj pri domkonstruado, ilustrita per
desegnaĵoj)
- Aviada terminaro, Fonto, 2002, 86p
[redaktu] Membiografiaj
- Satana Anĝelo (e-o-franca-portugala), SAT, 1983
- Sennaciece tra nia mondo, 1989
- Familia lingvo = esperanto
- Ikaro ne sonĝis
[redaktu] Beletraj
- Virusoj 1999 (kvar teatraĵetoj)
[redaktu] Primovadaj
- Analoj de EASP 1997 (pri la historio de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo)
[redaktu] Eldonoj:
- Karuseloj... de Sara LARBAR - 1987
- La Evangelio de la Horo de Paul Berthelot 1990
- Florville kaj Courval - de Markizo de SADE - 1992
- Kiel kuiri sen viando - de Clara DE HESS - 1998 (kunlabore kun eld. Fonto)
[redaktu] Apero en filmoj:
- partoprenado en ronda tablo pri "Eldonaj kaj aŭtoraj rajtoj", Sorokabo-SP-BR - 1997
[redaktu] Rete legeblaj verkoj
- Senutilaj sindikatoj el MONATO (1999/6, p. 5)
- Letero al Jurgen Kuhl], kadre de debato pri sennaciismo en Sennaciulo
- Raymond Schwartz kaj ties kabaredoj