Symilde Schenk Ledon
El Vikipedio
Symilde SCHENK LEDON brazila esperantistino naskita en Porto Alegro 1926. Esperantistino de 1946. Ekde 1983 ŝi ekzorgis pri la revuo La Lampiro kaj redaktis ĝin. Ŝi iĝis sekretariino de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1984 kaj 1992, ĝia vicprezidanto en 1986 kaj prezidanto en 1988.
Reprezentanto de Brazilo por Amerika Agado ekde 1993. Komitatano A de UEA por Brazilo, sekretariino de 29-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1993. Ŝi estis prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en 1995, ĉefdeligitino en Brazilo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ano de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ŝi mortis kune kun sia edzo la konata esperantista aktivulo kaj verkisto Gilbert Ledon en aŭtomobila akcidento en la 3-a de marto 2003.
Ŝi daŭre restas inspiro por multaj esperantistoj en la mondo.