Gipusko
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Eŭska Aŭtonoma Komunumo > Gipusko
Gipusko aŭ Gipuzko, eŭske Gipuzkoa, hispanlingve Guipúzcoa, estas historia teritorio aŭ provinco en la hispana parto de Eŭskio.
Kun nur 1.980 kv. km., ĝi estas la plej malgranda provinco en Hispanio. Ĝi situas en la orienta marbordo de la Kantabra Maro, apud la landlimo kun Francio, el kiu ĝin disigas la rivero Bidasoa. La ĉefurbo estas Donostio (Donostia aŭ San Sebastián). Aliaj urboj estas: Rentería, Bergara, Tolosa, Azkoitia aŭ Irún.
Komence agrara kaj fiŝista, la regiono nun havas fortan industrian sektoron. Dum multaj jaroj ĝi altiris elitan turismon, sed nun tiu sektoro estas multe pli malforta.
[redaktu] Ekstera ligo
- http://www.gipuzkoa.net/index-c.html
- http://www.sc.ehu.es/Web_Campus/index.htm
- http://www.ficoba.org
Retejo de la gipuska aŭtonoma Deputitaro