Giselle Harabagiu
El Vikipedio
Giselle (Ĝiĝi) HARABAGIU (1913 - mortis la 1-an de decembro 2001 en San-Francisko) estis UEA-membro ekde 1929.
Honora kaj dumviva membro, ŝi kunorganizis Esperanto-kongresojn kunlabore kun sia frato Henriko (1906 -?), kies memoron ŝi eternigis starigante en 1959 fonduson Pokalo Harabagiu por honorigi "Novajn Talentojn" en Belartaj Konkursoj de UEA. Diplomita Cseh-metoda instruisto kaj dumviva membro de ELNA.