Gloso (planlingvo)
El Vikipedio
Gloso, Glosa aŭ Euro-Glosa estas planlingvo, elpensita kaj evoluigita de Lancelot Hogben (kiel Interglossa, Britio, 1943), Ronald Clark kaj Wendy Ashby (Britio, 1972-1992).
En la nuna versio, glosa estas izolanta lingvo, t.e., sen fleksio aŭ kunmetaĵoj.
Enhavo |
[redaktu] Gramatiko
[redaktu] Alfabeto kaj prononco
Gloso uzas la latinan alfabeton. Jen malsamoj al Esperanto:
C= ĉ; Q= kŭ; SC= ŝ; X= ks/s.
[redaktu] Morfologio
Ne estas fleksio aŭ kunmetaĵo en Gloso, sed oni uzas la vorteton -co ligita per streketo al vorto por formi adverbojn: homo-co (simile); fini-co (fine), seque-co (sekve). Oni uzas vorteton pe kun streketo por profesioj: Medika-pe (kuracisto), piske-pe (fiŝisto), krome, se oni volas indiki la sekson de profisulo oni enmetas -an (viro) aŭ -fe (virino): medika-an (vir-kuracisto), medika-fe (kuracistino). Sekve, kvankam grafike ne estus kunmetaĵo, fonetike jes. Aliaj (ne)kunmetaĵoj:
-an = vir-ulo (Suomi-an: finna viro);
-bo = vendejo (bibli-bo: "libr-vendejo");
-do = ejo ne venda (bibli-do: "librejo, biblioteko", sed fago-do: "restoracio"...);
-fe = ulino (Suomi-fe: finnino);
-pe = ulo (Suomi-pe: finno);
Krome, oni povas streketkunmeti substantivojn, kiel -lingua: Englanda-lingua (Angla lingvo);
Adjektivoj ne ŝanĝas laŭ genro: karo patro (kara patro); karo matri (kara patrino).
Demandoj komencas per Qe = ĉu: "Qe tu lekto u bibli?" (Ĉu vi leĝas libron?).
En Gloso estas artikolo U (aŭ UN antaŭ vokalo) kiu povas esti definita aŭ nedefinita: u bibli (la libro, iu libro); un avi (la birdo, iu birdo).
[redaktu] Pronomoj
Singularo | Pluralo |
---|---|
mi (mi) | na (ni) |
tu (vi) | vi (vi) |
fe (li), an (ŝi), id (ĝi) | mu (ili) |
[redaktu] Nombroj
- 0 ze (aŭ zero)
- 1 mo
- 2 bi
- 3 tri
- 4 tet (aŭ tetra)
- 5 pen (aŭ penta)
- 6 six (or sixa)
- 7 seti (aŭ septi)
- 8 ok (aŭ okto)
- 9 nona
- 10 deka
- 11 mo mo
- 12 mo bi
- 20 bi ze
- 50 pen ze
- 100 mo hekto
- 1000 mo kilo
Patro nia: Na parenta in Urani; na volu; Tu nima gene revero. Tu krati veni; Tu tende gene akti epi Geo homo in Urani Place; don a na nu-di na di-pane; e Tu pardo na plu mali akti. Metro na pardo mu; qui akti mali de na. E ne dirige na a plu moli ofere; sed libe na ab mali. Ka Tu tena u krati, u dina e un eufamo pan tem.
[redaktu] Bibliografio
Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 6000: 6000 Greek and Latin words and roots which occur in the Euro-languages and international scientific terminology London: 1983 (48 p.)
Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 1000 Richmond: Glosa, 1984
Ashby, Wendy & Clark, Ronald Basic dictionary of the international language Glosa Richmond [Surrey]: Glosa, 1987 (44 p.)
Ashby, Wendy 18 steps to fluency in Euro-Glosa Glosa, 1989 (2nd edition)
Ashby, Wendy & Clark, Ronald Introducing Euro-Glosa Richmond: Glosa, 1990 (36 p.)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.glosa.org/brevi/nederlands.htm
http://www.glosa.org/en
http://glosa.memebot.com/cgi-bin/wiki.cgi/HomePage
- Glosa — retejo en pluraj lingvoj.