Adjektivo
El Vikipedio
Adjektivo estas vorto, kiu iel modifas la sencon de substantivo. En Esperanto ĉiuj adjektivoj finiĝas per la finaĵo "-a", kaj devas havi la sama(j)n finaĵo(j)n por nombro kaj/aŭ akuzativo kiel la modifata substantivo. En kelkaj lingvoj (ekzemple la angla), adjektivoj ne devas konkordi kun la modifata substantivo laŭ nombro/kazo. En kelkaj (en multaj slavaj kaj ĉiuj la latinidaj), ili devas ankaŭ konkordi pri genro (aŭ pli ĝenerale klaso de substantivo).
En Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj (interalie la norma angla, la latinidaj lingvoj, kaj la helena), adjektivoj estas distingaj kaj de verboj kaj de adverboj; sed en kelkaj lingvoj, ekzemple la germana kaj la oseta, adjektivoj kaj adverboj estas la sama vortklaso. En aliaj lingvoj (ekzemple, la korea) adjektivoj estas netransitivaj verboj.
En Esperanto la adjektivo ne fleksias por formi komparativon kaj superlativon (komparaj formoj); oni uzas la memstarajn vortetojn "pli" kaj "plej". Sed en multaj lingvoj la adjektivoj fleksias por indiki komparon. Kelkaj lingvoj (inkluzive la angla kaj la franca) uzas miksan sistemon, kun adverbetoj similaj al "pli/plej" por la plimulto de adjektivoj kaj ena fleksio por kelkaj. Ne ĉiuj lingvoj distingas gramatike du gradojn de komparo (kiel nia "pli/plej" aŭ la angla "more/most").
En la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren adjektivo estas nomata "a-vorto". Tiu termino validas strikte nur por Esperanto, sed eble povus uziĝi metafore por adjektivoj en aliaj lingvoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.moph.go.th/ict/English/content/adj02_position.htm
- http://pt.wikibooks.org/wiki/Grammar:_%C3%8Dndice
- http://pt.wikibooks.org/wiki/Gram%C3%A1tica:_%C3%8Dndice
- http://www-users.cs.york.ac.uk/~susan/cyc/a/adj.htm