Gouda
El Vikipedio
Gouda estas malnova urbo en la mezo de la provinco Suda Holando Nederlando. Grafo Floris V donis en 1272 la urborajtojn al la urbo. Estis la unuaj urborajtoj kiuj estis donitaj en Suda Holando.
Gouda estas mondfama pro ĝia fromaĝo, kiu estas negocita je la ĵaŭda fromaĝofoiro. La urbo ankaŭ estas konata pro la fabrikado de kandeloj, fumpipoj kaj siropvafloj. En pasintaj tempoj Gouda havis gravan drapoindustrion kaj grandan nombron da bierofarejoj. La Gouda fromaĝo ne tiom estas farita en Gouda, sed en la ĉirkaŭa regiono. La plengrasa fromaĝo ricevis sian nomon pro la fakto ke ĝi estas forkomercita en Gouda, ĉe kio la urba estraro zorgas pri severa kvalitokontrolo. La fromaĝoj estas pezataj en la pesejo (Waag). Ankoraŭ nuntempe dum la somero estas fromaĝofoiro je ĵaŭdomateno. Plue Gouda estas konata pro la jara kandelovespero kie laŭ tradicio la urbestro laŭtlegas la evangelion de Johano. La belegan kristnaskan arbon ĉiujare donacas la ĝemela urbo Kongsberg Norvegio.
[redaktu] Statistikaĵoj
La komunumo Gouda havas je la 1-a de januaro 2005 71.764 loĝantojn. La areo estas 1.811 ha, la popoldenso estas 39,5 loĝantoj sur ha. Estas ĉirkaŭ 30.000 domoj (en 2003).
[redaktu] Eksteraj ligoj
|
![]() |
---|---|
Alblasserdam | Albrandswaard | Alkemade | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Bergambacht | Bergschenhoek | Berkel en Rodenrijs | Bernisse | Binnenmaas | Bleiswijk | Bodegraven | Boskoop | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Den Haag | Dirksland | Dordrecht | Giessenlanden | Goedereede | Gorinchem | Gouda | Graafstroom | 's-Gravendeel | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Jacobswoude | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Liemeer | Liesveld | Lisse | Maassluis | Middelharnis | Midden-Delfland | Moordrecht | Nederlek | Nieuw-Lekkerland | Nieuwerkerk aan den IJssel | Nieuwkoop | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oostflakkee | Oud-Beijerland | Ouderkerk | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Reeuwijk | Ridderkerk | Rijnsburg | Rijnwoude | Rijswijk | Rotterdam | Rozenburg | Sassenheim | Schiedam | Schoonhoven | Sliedrecht | Spijkenisse | Strijen | Ter Aar | Valkenburg | Vlaardingen | Vlist | Voorhout | Voorschoten | Waddinxveen | Warmond | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zevenhuizen-Moerkapelle | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zwijndrecht |
|
Nederlando | Provincoj | Komunumoj |