Siropvaflo
El Vikipedio
Siropvafloj (nederlande: stroopwafels) estas kuketoj, kiuj konsistas el du maldikaj vafloj kun diametro de proksimume 10 cm, inter kiuj oni metas tavolon da dolĉa siropo.
La siropvaflo estas tipa nederlanda frandaĵo. Famaj estas la vafloj el la urbo Gouda, kiuj estas multvendataj en bazaroj kaj sur vendoplacoj. Ili estas plej bongustaj kiam ili ankoraŭ estas varmaj, do tuj el la vaflofero.
La tradicia maniero por manĝi ilin estas kun taso da kafo aŭ teo. Ĵus antaŭ ĝi estas manĝata, oni metas la siropvaflon sur la supro de la varmega taso por varmigi kaj moligi ĝin.
Infanoj ŝategas la saketojn kun eroj de la fortranĉitaj randoj kaj misfaritaj vafloj. Sed tia plensaketo, kun sur ĝi plenkulero da glueca siropo, ankaŭ estas por plenkreskuloj nerezistebla.