Grupoj unuaj
El Vikipedio
Grupoj unuaj. La unua grupo estis la volapukista klubo de Nürnberg, grava germana societo fondita 18 febr. 1885; en 1888, sub la influo de la agado de Einstein, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de la prez. (Christian Schmidt) post varma diskutado, ĝi konvertis sin tuta al E. En okt. 1889, tiu klubo fondis nian unuan gazeton, "La E-isto". En sia unua jaro tiu gazeto raportas nur pri la fondo de grupeto en Moskva kaj de klubo en Sofia, pajlaj fajroj, el kiuj restis nenio. Projekto de Ligo E-ista por la disvastigo de la lingvo per fondo de grupoj aŭ kluboj estis longe ekza-menata en kelkaj n-roj de l' E-isto. Z apogis tiun projekton, ĉar li vidis en la estonta Ligo la leĝdonanton de nia afero, kiu decidus pri ĉiuj ŝanĝoj ne la lingvo; tiel la Ligo fariĝus ne por-propaganda grupiĝo, sed Akademio. Resume, jen la unuaj grupoj laŭ kronologia ordo (inter krampoj la fondintoj) laŭ la Historio de E de Zakrzewski.
1888 - Nürnberg (Chr. Setimidt) 1889 - Moskva, Sofia (Bogdanov) 1890 - Schalke (Trompeter) Ivanovo-Voznjesensk (Gra-bowski) 1891- München, "Societo E-isto-ja", fond. de L. E. Meyer Nürnberg (Int. Klubo de Korespondado) Uppsala (S. Lundström) Murom (W. Brzozowski) Freiburg en Badenujo (d-ro Haas) Peterburg (Art. Florell) (so-lena malferma kunveno 24 marto 1892) 1892 - Malaga Göteborg (G. Backman) Osterby (Ossian Holmquist) Erlangen (Fr v. Brtesen) Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand) Vilno (A Naumann) 1893 - Varsovio (Al, Blumental, Rubin, J. Wasniewski) 1894 - Steneby (Lindgven) Odessa (Gernet, Borovko) Reims-Soissons (Huisson) Helsingfors (W. Fagershom) 1895 - Vladimir (V. Solodiĥin)
El tiuj societoj restis nur 3 en fino de 1904: Uppsala, Peterburg, Odessa. Kelkaj estis nur kelkmo-nataj, kiel la grupo de Reinis-Sois-sons, kiu konsistis el junaj liceanoj.
En jan. 1897 Chavet kun Dannen-muller (du junaj liceanoj) fondis la E-istan Klubon de Louhans (Francu-jo). Tiu societo konsistis el kelkaj junuloj en Louhans (kun Alice Roŭ); sed baldaŭ ili propagandis eksteren, kaj la societo kreskadis. Ĝi ĉesis en 1898, kiam Beaufront fondis SPPE, en kiun ĝi fandiĝis. Se oni esceptos la negravan danan societon E-istan, fonditan 20 apr. 1897, SPPE estis la unua E-ista Societo, kies agemo eten-diĝis sur tuta lando, kaj eĉ sur alilan-duloj. Ĝia jarlibro por 1899-1900 enhavas 313 nomojn, el kiuj nur 169 en Francujo kaj kolonioj, kaj la aliaj en 16 aliaj landoj. L. BASTIEN.