Gustaf Henrik Lundquist
El Vikipedio
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
Gustaf Henrik LUNDQUIST, svedo, literaturisto. Naskiĝis en 1865 en Ystad, mortis en novembro 1930 en Parizo. Ĉirkaŭ 1890 li migris al Francujo, prenis al si la nomon Sebastien Voirol, vivis tie kiel franca verkisto. Tradukis en 1889 la unuan libron de Zamenhof al sveda lingvo; tiu estis la unua sveda lernolibro de Esperanto. Li estis kunrespondanto de Giuseppe Peano kaj proponis planlingvon Casuela en 1922.