Gyula Andrássy
El Vikipedio

Grafo ANDRÁSSY Gyula [andraŝi djula] (n. 3-an de marto 1823, Košice, nun Slovakio – m. 18-an de februaro 1890, Volosco, Istrio, Aŭstra-Hungara Monarĥio [hodiaŭ Kroatio]) estis hungara ĉefministro kaj eksterafera ministro de Aŭstrio-Hungario (1871–1879). Li estis fervora apoganto de Germanio, li en 1879 – kun germana imperia kanceliero Otto von Bismarck – formis la aŭstran-germanan aliancon, kiu iĝis grava punkto en la eksteraj aferoj de Aŭstrio, ĝis fina kolapso de la Monarĥio en 1918.
Andrássy iĝis membro de la hungara parlamento unuafoje en 1847 kiel membro de la radikala reformpartio de Lajos Kossuth. Li batalis en la revolucio de 1848–49 kontraŭ Aŭstrio, kiel komandanto de bataliono. Li fuĝis eksterlanden post malvenko de la revolucio. Dum lia foresto, oni juĝis lin je morto kaj simbole pendumis lin, sed li ricevis en 1857 amnestion kaj hejmenvenis. Li apogis post tio Ferenc Deák dum la traktadoj, kiuj kondukis al la aŭstra-hungara interkonsento de 1867. Oni nomumis lin ĉefministro kaj ministro pri militistaj aferoj (la 17-an de februaro 1867), kaj la finaj konstitucijuraj traktadoj okazis per lia gvidado inter Hungario kaj Aŭstrio. Ĉar li vidis minacon en la slavaj popoloj por Hungario, Andrássy forte apogis la dualismo kaj kontraŭis planon de Karl Siegmund von Hohenwart (1871), kiu pligrandigintus konstitucian statojn de la landoj de la ĉeĥa krono. Li plu plibonigis la rilatojn al Germanio, kiujn li rigardis kontraŭpezo al Rusio, dum kontraŭis detruon de Turkio, ĉar tio signifintus la troan fortiĝon de la slavaj popoloj. Aŭstrio retsis neŭtrala ĉefe je lia firma deklaro dum la germana-franca milito de 1870–71.
Kiam Franco Jozefo ĉesis pri la revenĝa politiko kontraŭ Prusio, Andrássy iĝis ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstrio-Hungario (14-an de novembro 1871). La internacia pozicio de Aŭstrio-Hungario grave fortiĝis dum lia agado. Li volis eviti la kreskon de la slava loĝantaro de la Monarĥio, evitante, ke nur la Rusa Imperio eluzu la Blakan-krizon komenciĝintan en 1875. Tiel li interkonsentis pri tio en la Berlina Kogreso de 1878, ke Aŭstrio anektu Bosnio-Hercegovinon. Tiu decido estis malpopulara en Aŭstrio kaj Hungario, kaj kondukis al abdiko de Andrássy (8-an de oktobro 1879). Unu tagon antaŭ la abdiko, li subskribis la malbonŝancan aŭstran-germanan alianciĝon, kiu interligis la du imperiojn ĝis fino de la unua mondmilito.
Post la retiriĝo, Andrássy agadis plu kiel membro de la supra ĉambro. Lia samnoma filo Gyula Andrássy la juna estis same elstara politikisto.