Habemus Papam
El Vikipedio
Habemus Papam - ni havas papon - per tiuj vortoj la plej maljuna kardinala diakono anoncas en la latina la elekton de nova papo.
La anoncado okazas sur centra balkono de la baziliko Sankta Petro en Vatikano. Poste la nova papo prezentas sin al la popolo kaj faras sian unuan paroladon, kiu finiĝas per la tradicia beno Urbi et Orbi.
La kompleta teksto de la anonco estas:
- Annuntio vobis gaudium magnum;
- Habemus Papam:
- Eminentissimum ac reverendissimum Dominum,
- Dominum [individua nomo],
- Sanctæ Romanæ Ecclesiæ Cardinalem [familia nomo],
- Qui sibi nomen imposuit [papa nomo].
Traduko:
- Mi anoncas al vi grandan ĝojon;
- Ni havas Papon:
- La eminentegan kaj respektegindan sinjoron,
- Sinjoron [individua nomo],
- Kardinalon de la Sankta Roma Eklezio [familia nomo],
- Kiu prenas al si la nomon [papa nomo].
Dum la plej freŝdata Habemus-Papam-ceremonio, farita de la Kardinalo Jorge Medina Estévez la 19-an de aprilo 2005, okaze de la elekto de Papo Benedikto la 16-a, la anoncon antaŭis la saluto Karegaj Gefratoj en la lingvoj itala, hispana, franca, germana, kaj angla.