Hamburgero
El Vikipedio
La hamburgero (ankaŭ konata kiel burgero aŭ hamburgaĵo) estas vianda hakita (pli precize hakvianda) manĝaĵo. Ĝi estas kradrostita aŭ fritita kaj ofte manĝata en bulko kiel sandviĉo. Ofte, la viando de hamburgero estas bovaĵo, tamen aliajn viandojn oni povas anstataŭigi. Ĝenerale oni servas hamburgeron kun kondimentoj kiel keĉapo kaj mustardo. Burgerojn oni ofte servas kun fingroformaj terpomfritaĵoj. Ankaŭ ekzistas senviandaj hamburgeroj kiel sojaburgeroj kaj tofuburgeroj.
[redaktu] Nutraj faktoj de du popularaj hamburgeroj
Serva pezo (g) | Kalorioj (kkal) | Graso (g) | Proteino (g) | Karbonhidratoj (g) | Kolesterolo (mg) | Salo (mg) | |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Big Mac® | 219 | 600 | 33 | 25 | 50 | 85 | 1050 |
Whopper® | 291 | 700 | 42 | 31 | 52 | 85 | 1020 |