Haraguchi Akira
El Vikipedio
HARAGUCHI Akira (原口證) estas japano, plej konata pro sia memorigo kaj recitado de 83.431 ciferoj de pi ekde la 1-a ĝis la 2-a de julio 2005.
Sinjoro Haraguchi, 59-jaraĝa viro de la Ĉiba prefektujo, oriente de Tokyo, bezonis plurajn horojn por atingi tiun ĉi rezulton. Li esperas ke oni listigos lin en la Guinness-libro de rekordoj anstataŭ la ĝisnuna Guinness-mondrekordtenanto, samlandano Hiroyuki Goto, kiu recitis 42.195 ciferojn en 1995.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- The Japan Times (angle)
- BBC News, Asia-Pacific (angle)
- Pi Monda Ranglisto (angle)