Hawaii (insulo)
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la plej granda insulo en Havajo. Por la ŝtato, vidu Havajo.
La insulo Hawaii estas la plej granda insulo en la havaja insularo, kies landareo (10 458 km2) estas pli granda ol la kombinita landareo de la aliaj havajaj insuloj. Por eviti konfuzo inter la nomo de la insulo kaj la nomo de la ŝtato, ofte la insulo nomiĝas la Granda Insulo (angle, the Big Island).
Havajo estas plej fama por la Nacia Parko Havaja-Vulkanoj (Hawaii Volcanoes National Park), en kiu ekzistas du aktivaj vulkanoj, Mauna Loa kaj Kilauea (kiu estas nun erupcianta jam de 1981). Mauna Kea, la plej alta monto en Havajo, havas multajn teleskopojn sur sia pinto.
Ĉi tiu artikolo pri "Hawaii (insulo)" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.