Henao
El Vikipedio
Henao estas ruĝa tinkturo por haroj, eltirita el la araba arbedo lavsonio (Lawsonia inermis) aŭ henaarbusto. Lavsonio apartenas al la plej odoraj plantoj de la mondo. El la etaj floroj oni produktas parfumoleon, la foliojn sekigas, diserigas. La pulvoformaj henafolioj entenas 0,5-1,5% lavsonon - kiu respondecas pri la koloro. Se oni rikoltas la foliojn somere, ĝi ne kolorigas la harojn, sed donas silkan lumeton, elastecojn por la hararo. Oni uzas la foliojn de la aŭtuna rikolto por kolorigado.
La kolorigaĵo uzatas ankaŭ kiel tatuaĵo, sed la tatuo malaperas post 2-3 semajnoj.
La arbedo estas ĉiamverda, rapidkreska planto, kiu atinas eĉ 6 m, bone eltenas sekon, sed ne toleras vintran froston.Gix estas multigebla per branĉoj aŭ grajnoj.