Herborn
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
La germana urbo Herborn situas en la federacia lando Hesio, borde de la rivereto Dill. Ĝi apartenas al la la distrikto Gießen [Gisn] kaj ties subdistrikto Lahn-Dill, kaj havas pli-malpli 21.000 enloĝantojn.
En la pitoreska urbocentro estas multaj trabfakaj domoj. Dum la jaro 1048 ĝi unuafoje skribe menciiĝis, kaj en 1584 ricevis altlernejon - la poste plej eta universitato de Germanio, kiu neniam havis pli ol 100 studentojn. Dum 1817 fermiĝis la universitato, sed ĝia teologia fakultato pluekzistis kiel protestanta teologia seminariejo.
[redaktu] Partneraj urboj
Pertuis en suda Francio ekde 1965
Guntersdorf en Aŭstrio ekde 1970
Schönbach en Aŭstrio ekde 1996
Ilawa en Pollando ekde 1998
[redaktu] Ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.