Hilaro
El Vikipedio
Religio > Kristanismo > Sanktuloj > Hilaro
Sankta Hilaro aŭ Hilario (Latine Hilarius) el Poitiers estas kristana sanktulo el la kvara jarcento. Li estas unu el la plej fruaj Doktoroj de la Eklezio.
Li estis episkopo de Poitiers. Lia laboro por la fido helpis la kristanismon en ties ortodoksa formo venki la Arianismon.
Li mortis en 367. Festotago: la 13-a de Januaro.