Hinda milvo
El Vikipedio
La hinda milvo aŭ barata milvo, Haliastur indus, estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn aliajn rabobirdajn speciojn tagajn, kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj kaj de subfamilio Milvinae.
Tiu milva specio estas videbla en la ĉieloj de Hindio aŭ Barato, sudorienta Azio kaj ĝis tropika norda Aŭstralio, kie ĝi estas tre disvastigita kaj loĝanta.
Ĝi havas tipan milvan flugon kaj flugilojn angulajn, sed la vosto estas pli ronda ol tiu de specioj milvus, ruĝa milvo kaj nigra milvo, kiuj havas pli forkoformajn vostojn.
La Hinda milvo estas alloga birdo, kiu havas brunan plumaron escepte blankajn kapon kaj bruston - tre videblaj kaj diferencigajn- kaj nigrajn flugilpintojn. La junuloj estas pli brunaj, sed ili povas esti diferencitaj disde ambaŭ aziaj subspecioj de nigra milvo (loĝanta kaj migranta) pro pli pala aspekto, pli mallongaj flugiloj kaj pli ronda vosto.
Tiu specio nestas en arboj, ofte proksime de akvo. Ili manĝas ĉefe kadavraĵojn.
Konata kiel elang bondol en Indonezio, la Hinda milvo estas la oficiala simbola birdo de ĉefurbo Ĝakarto.