Hispana Esperanto-Junulara Societo
El Vikipedio
HEJS estas la mallongigo de Hispana Esperanto-Junulara Societo, kies nuna prezidanto estas José Rodríguez. HEJS estas la organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Hispanio.
Al HEJS apartenas tiuj membroj de HEF, kiuj aĝas malpli ol 30 jaroj. Membroj de HEJS havas rabaton 10% en aferoj organizitaj de HEF. Krome, ankaŭ ricevas laŭaĝe la sekvajn revuojn:
- Juna Amiko, po 4 numeroj jare, por membroj malpli jaraĝaj ol 12.
- Kontakto, po 6 numeroj jare, por membroj kies aĝo kuŝas inter 13 kaj 30.