Hispana pasero
El Vikipedio
Hispana pasero | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Passer hispaniolensis
Temminck 1820 |
Hispana pasero estas malgranda paseroforma birdo. Ĝi estas pasero tre parenca al dompasero. En norda Italio ĝi hibridiĝas kun Dompasero kaj kreas hibridon - italan paseron, kiu havas karakterizojn de ambaŭ specioj.
Enhavo |
[redaktu] Loĝ-areo
Ĝi loĝas ĉirkaŭ Mediteraneo, Turkio ĝis centra Azio. Ĝi estas ne migranta, nur nordorientaj populacioj estas migrademaj vintere. Simile al la aliaj paseroj ĝi povas loĝi ĉe homaj loĝejoj, en aleoj, arbaretaroj, arbustaroj, sed ofte ili nestas ankaŭ ĉe riveroj aŭ aliaj malsekaj lokoj.
[redaktu] Aspekto
Longeco 14-16 cm. La masklo aspektas kiel dompasero, sed havas brunan kapon, pli grandan nigran makulon sur la gorĝo, nigretan dorson kaj nigre strekitan plumojn sube de la flanko. La inon estas malfacile distingi disde la ino de dompasero.
[redaktu] Nestado
Ili konstruas malfermitajn nestojn, foje sub grandaj nestoj de cikonio, rabobirdoj aŭ hirundoj. Ili kreas koloniojn dum nestado aŭ nestas unuope. Foje en la kolonio nestas ankaŭ dompaseroj. La nesto de la hispana pasero estas simila al la nesto de dompasero, sed ene estas delikate kovrita de plumoj kaj hararo. La birdo naskas 4–8 makulitajn ovojn; kaj nestas 2-3-foje jare. La idoj post la lasado de la nesto restas kun la parencoj kaj unuiĝas are por serĉado de manĝaĵoj.
[redaktu] Manĝado
Ili manĝas precipe semojn, same kiel aliaj paseredoj. Dum nutrado de idoj ili kaptas insektojn.
[redaktu] Voĉo
La voĉo estas simila al la voĉo de la dompasero.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.