Vikipediisto:Mevo
El Vikipedio
Vikipedio:Babel | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
||||||||||||||||
Serĉu uzulajn lingvojn |
La ulo, kiu uzas la Vikipedian kromnomon Mevo en la reala vivo estas Paŭlo Moĵajev. Por ekscii pri li bonvolu viziti la respondan artikolon.
Mi planas aperigi novajn kaj redakti la jam ekzistantajn artikolojn, kiuj ĉiel rilatas al Krimeo, mia naskiĝ-regiono. Krome, de tempo al tempo krozante tra diversaj artikoloj de Vikipedio mi penas korekti la lingvajn erarojn.
[redaktu] La principoj, kiujn mi emas sekvi
Jen kelkaj principoj pri la vikipedia laboro, kiujn mi opinias ĝustaj kaj kiujn mi penas sekvi:
1. Unu eĉ malbona artikolo estas pli bona ol nul artikoloj, tamen 1 bona artikolo estas multe pli bona, ol 10 malbonaj. Oni ne zorgu pri la kvanto, oni prefere okupiĝu pri la kvalito, ĉar kvante ni ajnokaze malvenkos al la grandaj naciaj lingvoj, dum ĝuste la kvalito de la artikoloj povas iĝi atuto de la E-ta vikipedio.
2. Oni prefere ne verku la artikolojn pri tre fakaj demandoj; oni okupiĝu pri tio nur se oni: a) sentas nepran bezonon pri tio; b) posedas Esperanton tre altnivele; kaj c) havas profesian kompetenton pri la temo. Pri la punktoj 'b' kaj 'c' ĉio klaras eĉ se temas pri la naciaj lingvoj, tamen granda problemo por Esperanto estas la ankoraŭ nesufiĉe bone ellaborita faka lingvaĵo. Se eĉ pli-malpli bona esperantisto produktados dekojn da fakaj artikoloj kun pli-malpli bona enhavo sed kun pridubindaj terminologiaj karakterizoj, tio estos pli verŝajne malutilo, ol utilo por Esperanto. Oni penu utiligi en la vikipedio nur jam pli-malpli firme establitajn fakajn terminojn, sen uzi la "riskajn" elementojn kaj sen inventi la novajn terminojn tute senpripense. Kompreneble, la vikipedio povas kaj devas iĝi platformo por ellaboro kaj plua evoluigo de la faka lingvaĵo, tamen tiajn demandojn oni solvu ne per nura "kri-voĉdonado", sed per konscia kaj bone pripensita laboro. Eĉ lingve bonaj esperantistoj povas esti tute laikaj pri termin-kreado, do nura "laŭbezona termin-bakado" kondukos al kaoso, ne al prospero. Laste, estas ja klare, ke ĉiu preferos legi artikolojn pri iuj fakaĵoj en sia propra lingvo, tiom pli ke la nacilingvaj vikipedioj provizos la leganton per multe pli bonaj artikoloj ĉi-temaj.
3. Oni prefere verku la artikolojn pri sociaj, kulturaj temoj kaj evitu skribi pri la demandoj, kiuj rilatas aliajn naciojn, landojn kaj kulturojn.. Ekzemple, ajna aŭtoro sukcesos fari bonan kaj interesan artikolon pri sia naskiĝ-urbo, pri la historio kaj vidindaĵoj de sia regiono, pri la tradicioj, manĝaĵoj ktp. de sia lando. Estas ja klare, ke pri la urbo Jalto plej bone verkos jaltano, pri la romano "Krimo kaj puno" - ruso, dum pri la vivo de Cervanto - hispano. En ajna nacilingva vikipedio la demandoj, kiuj ne rilatas rekte la koncernan landon aŭ nacion, estas prezentitaj malpli bone, ol ili estas prezentitaj en la vikipedio, por kies prizorgantoj tiuj demandoj estas pli aktualaj. Oni penu fari la Esperantan vikipedion sena je tiu manko: ja pri ĉio hispan-rilata povas bone skribi hispana vikipediisto, pri ĉio finn-rilata - finno ktp. Oni penu pli bone prezenti la demandojn, pri kiuj oni sentas, ke ili povas esti malpli bone prezentitaj en la aliaj vikipedioj - tio estu la ĉefa kriterio por sukcesa vikipediumado.
Ekzemple, nun (printempo 2007) mi okupiĝas pri kreado de artikoloj, kiuj rakontos pri la grandaj loĝlokoj (urboj kaj urbetoj) de Krimeo (mia gepatra regiono). Mi estas certa, ke en ĉiuj alilingvaj vikipedioj (krom, eble, la rusa kaj la ukraina), tiuj artikoloj estos prezentitaj signife malpli bone. Okupiĝante pri tiuj temoj mi uzas tute simplan lingvaĵon, kaj la artikoloj estos interesaj almenaŭ al tiu, kiu interesiĝas pri Krimeo kaj planas ĝin viziti.
Poste mi planas verki aron da artikoloj, kiuj koncernos la televid-serion "Tvinpikso" (angle "Twin Peaks") - ankaŭ pri tiu temo mi estas certa, ke ĝi estos neniel malekvilibriga por la lingvo, ke ĝi estos interesa al certaj homoj kaj ke en tute ne multaj alilingvaj vikipedioj (eble nur en la angla) tiu temo estos prezentita same bone.
4. Mi persone ĉiam emas komplete asimili la alilingvajn proprajn nomojn. Mi opinias tion avantaĝa kaj preferinda maniero por Esperanta vikipedio, eĉ malgraŭ la fakto, ke en Esperanto ĝenerale oni preferas ne asimili la proprajn nomojn sen granda bezono. Tamen, oni iom pensu: ĉu estas normala afero, ke en la internacilingva vikipedio diverslingvaj propraj nomoj estas prezentitaj en diversaj lingvoj? Eĉ se tiuj lingvoj uzas la saman skribsistemon (la latin-bazan), tio tute ne faras tiujn proprajn nomojn facile uzeblaj (legeblaj, reprodukteblaj ktp) por la alilingvaj esperantistoj. La homo, kiu neniam studis la polan lingvon, neniam divenos la korektan prononcon de la pola urbo Łódź nek sukcesos korekte skribi ĝin post la ekaŭdo. Feliĉe, tiu nomo estas jam esperantigita kiel Lodzo, tamen en la vikipedio estas multegaj artikoloj, kiuj prezentas kaprompan demandon al oridnara uzanto, ekzemple: Onhaye, Goleţ, František Věnceslav Jeřábek, Conceição dos Ouros kaj multegaj aliaj. Kiel uzi tiujn proprajn nomojn? Kiel deklinacii? Kiel prononci? Ĉu vere la proksimuma prezento de la enlanda prononco helpe de la Esperantaj literoj povas kontentigi iun? Estas ja klare, ke diverslingvaj esperantistoj emos prononci la samajn proprajn nomojn diversmaniere pro la premo de siaj gepatraj lingvoj (ekz. la rusia ĉefurbo Moskvo: francoj prononcas ĝin kiel moskU, la angloj kiel mOskaŭ dum la "vera" rusa prononco estas maskvA - feliĉe, tiu urbo-nomo estas jam antaŭlonge esperantigita, sed kion fari pri centoj da malpli grandaj kaj gravaj propraj nomoj, kiuj ankoraŭ atendas sian esperantigon?). Ofte la problemo ekzistas eĉ ene de la sama lingvo. Ekzemple, la germana propra nomo Münchhausen, (fama rolulo de la germana literaturo) se transdonita ruse laŭ ĉiuj "oficialaj reguloj" devas esti prononcata ruse kiel Mjunĥgauzen, tamen pro la konsideroj de belsoneco aperas la konkurenca varianto Mjunĥauzen (sen 'g'). La sama nomo angle estas prononcata proksimume kiel Manĉoz(e)n; dum germane - kompreneble per alia maniero. Estas ja klare, ke la plej oportuna kaj kontentiga solvo estas akcepti en Esperanto iun konvencian asimilitan formon kaj uzi ĝin sen ajnaj problemoj kaj miskomprenoj pri la prononcado. La asimilo estas ankaŭ la plej natura solvo por Esperanto, kiu pretendas esti facila kaj rapide komprenata lingvo. La kreo de aparta artikolo en vikipedio, laŭ mi, estas jam sufiĉe grava kialo por prizorgi la taŭgan esperantigon. Tiel mi faris pri la urbonomoj de Krimeo - rigardu la ŝablonon Loĝlokoj de Krimeo. La esperantigo neniel malhelpas la trovon de la serĉata artikolo (mi ĉiam prizorgas la bonan kategoriigon de la artikoloj); krome, en ĉiu artikolo aperas la nacilingva skribo (en mia okazo mi donas eĉ kelkajn!).
Mi jam ne parolu pri gramatikaj kaj stilaj avantaĝoj de plena asimilo. La asimilita propra nomo povas akcepti ĉiujn eblajn finaĵojn, ĝi nature eniras la lingvan ŝtofon de Esperanto. Jen ekzemple la artikolo Forto de Van-der-Waals. Mi ne komprenas, kiel tiu neasimilita propra nomo ne povas piki la okulon al ĉiu bona esperantisto, alkutimiĝinta al flua legado/parolado en Esperanto. Ĉu ne estas klare, ke la asimilo de la nomo (ekz., kiel Vandervaalso, tamen mi neniel insistas pri ĝuste tiu esperantigo, pri tio prefere juĝu la nederlandanoj) ebligos uzi ĝin kaj ĉiujn ĝiajn derivaĵojn pli facile kaj nature (ekz. vandervaalsa forto, vandervaalse ideala gaso ktp.), por ne paroli jam pri la estetika flanko de la afero - al mi persone la neesperantaj literoj kaj nenaturaj literkombinoj ofte uzataj meze de la Esperanta teksto estas forpuŝaj.
Kompreneble, oni povas kaj devas diskuti pri la preferindaj variantoj de plena esperantigo. Klaras, ke por diversaj lingvoj tiuj principoj estas diversaj, do mi persone kuraĝas esperantigi nur la rusajn proprajn nomojn. Tamen, ĝuste vikipedio povas kaj devas iĝi taŭga diskutejo por elforĝo de oportunaj kaj ĝustaj esperantigoj.
Mi finas per la vortoj de W. Auld, rilataj al la esperantigo de la propraj nomoj: Min ĉiam ĝenas [neasimilitaj] fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj - plej grave - akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: la akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute. [...] Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia satata lingvo!