Historio de printilo
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |
Historio de printiloj - Unuan porkomputilan printilon projektis Babige, kiu en 1884 inventis Difference Engine. La komputilo havis aparaton por aŭtomate printi rezultojn de komputado. Tamen la komputilo ne estis finita.
Enhavo |
[redaktu] Literrada printilo
Historion de printiloj verŝajne necesas komenci ekde 1953 kiam la firmao Remington-Rand konstruis unuan porprintan aparaton por komputilego UNIVAC (Universal Automatic Computer), kiu ricevis nomon UNIPRINTER. Ĝi printis 600 liniojn el 130 simboloj dum minuto. Principo de ĝia funkciado estis tre simila al ordinara tajpilo. Speciala rado kun literoj turniĝis ĉirkaŭ sia akso paralele al papero. Batomekanismo frapis laŭ la rado, kiu, siavice, frapis paperon tra koloriga bendo, lasante spuron sur la paperfolio. Por ŝanĝi literfonton necesis nur ŝanĝi la radon. Aplikante diverskolorajn bendojn eblis printi ne nur nigre, sed tutegale unukolore. En 1954 kaj 1955 IBM prezentis laŭvice printilojn kapablajn tajpi 1000 liniojn (100 signojn en linio) dum minuto. Tamen ambaŭ aparatoj evidentiĝis malbonkvalitaj kaj ne ricevis vastan uzon. En 1959 estis prezentita printilo IBM 1403. La flankaparato estis parto de Data Processing System. IBM 1403 estis plej rapida tiatempa printilo - 1400 liniojn kun 132 simboloj dum minuto (proksimume 23 A4-formatajn paĝojn). Interesa trajto de IBM 1403 estis produktado de diverstonaj sonoj depende de tajpata signo. Komputistoj uzis la trajton por muzikumi per la elektronika muzikilo :) Bedaŭrinde tio estis pinto de liter-radaj printiloj. Trobruaj, komplikaj, unukoloraj, negrafikaj ili mortis sub premo de novaj procedoj.
[redaktu] Nadlara printilo
Nadlaraj aŭ matricaj printiloj (Dot Matrix Printer) havas simlan al liter-rada printilo principon de surpaperigo. Ankaŭ estas uzata batomekanismo kaj koloriga bendo, tamen estas ĉefa aliiga trajto - printata signo estas ne antaŭpreta, sed produktata dum printado. Moto de matricaj printiloj estas: "Ajnan simbolon eblas prezenti per punktoj". Matricaj printiloj havas batomekanismon en kiu estas muntitaj batantaj nadloj. La nadloj same, kiel en liter-rada printilo, frapas paperon tra koloriga bendo. Unu frapo - unu punkto, kaj kuno de punktoj formas bildon. Teĥniko de popunkta produktado de bildo nun estas uzata en preskaŭ ĉiuj printiloj sendepende de printa principo. Reynold B. Johnson el firmao IBM komencis esplori porprintilajn matricojn en komenco de la 1950-aj jaroj kaj jam en IBM 1403 estis uzitaj rezultoj de liaj esploroj. Tamen unuan vere matrican printilon prezentis la firmao Seiko Epson en 1964. En la 1970aj jaroj plej fama fabrikanto de matricaj printiloj estis Centronics Data Computer. En 1970 ĝi prezentis printilon Model 101, kiu havis 7-nadlan printoblokon kaj prezentis simbolon per matrico de 5*7 punktoj. Ĝi printis 165 simbolojn dum minuto. Prezo de la aparato estis 2995 dolaroj. En 1977 estis prezentita printilo Micro-1 printanta 240 simbolojn dum minuto kaj tre malmultekosta: 595 dolaroj. En 1978 firmao Epson prezentis printilon TX-80, kiu havis grandan komercan sukceson. Ekzemple IBM produktis ĝin laŭ OEM-patento. Samtempe evoluis printoblokoj, kiuj enhavis 9, 12, 14, 18, kaj 24 nadlojn. Plimultigo de nadloj estis bezonata por altigi kvaliton de printado. Aperis terminoj: LQ (Letter Quality) - alta kvalito, kaj NLQ (Near Letter Quality) - meza kvalito. En fino de la 1970-aj jaroj aperis koloraj matricaj printiloj! En ili estis samtempe uzataj 4 diverskoloraj inkobendoj. Unua vere hejma matrica printilo estis ImageWriter far firmao C.Ithoh Electronics, konstruita en 1976, sed amase vendita ekde 1983 kun komputiloj Apple je 675 dolaroj. Tiatempe al produktado de printiloj venis NEC, Oki data, kaj TEC. Hodiaŭ nadlaraj printiloj estas vastege uzataj en komerco, scienco kaj ĉie, kie bezonatas rapida nemultekosta printado sendepende de kvalito. Kaj tute neeviteblas nadlaraj printiloj por printi sur sinkopianta papero.
[redaktu] Ŝprucoprintilo
Principoj de funkciado de inkŝprucaj printiloj estas esplorataj ekde fino de la 19-a jarcento (ekzemple Rayleigh). Unuaj praktikaj realigoj de inkgutaj teknologioj estis prezentitaj en 1948 far laboratorioj de firmao Siemens. Nun ekzistas kelkaj procedoj de inkŝpruca printado: piezoelektra, varmoŝpruca kaj elektrostatik-ŝpruca. Unua estis inventita piezoelektra printado. En 1976 firmao IBM prezentis unuan ŝprucoprintilon Model 6640. en 1977 firmao Siemens prezentis unuan ŝprucoprintilon por [[[persona komputilo]]. En 1978 firmao Canon anoncis pri invento de procedo BubbleJet. Iom poste firmao Hewlett-Packard anoncis pri procedo drop-on-demand. Tamen praktike tiu teĥniko maturiĝis nur en 1984, kiam lanĉiĝis produktado de printiloj ThinkJet. Firmao Epson uzis piezoelektran procedon en printilo SQ-870/1170 (ekde 1985). En 1987 la firmao Dataproducts piezoelektran teknologion uzitan en ĉiuj printiloj far la firmao Epson (ekde 1994). En komenco de 1990-aj jaroj la firmao Hewlett-Packard inventis nunan principon de multkolora printado: ĉiu koloro estas produkto de kunmikso de tri bazaj koloroj (cejana (cyan), ruĝa (magenta) kaj flava (yellow)). Tamen unuaj koloraj inkŝprucaj printiloj por persona komputilo estis Stylus Color far la firmao Epson.
[redaktu] Lasera printilo
La procedo de lasera printado aperis eĉ pli frue ol la nadlara: en 1938 j Chester Carlson inventis metodon de printado nomitan elektrografio. Elektrografio estis vaste uzata en kopiiloj. En 1969 Gary Starkweather, laborinta en firmao Xerox inventis, kiel uzi elektrografion por printi kaj en 1971 aperis unua lasera printilo. Ĝia nomo estis EARS, tamen ekster laboratorion ĝi ne venis. Unua oficiale prezentita lasera printilo estis Xerox 9700 Eletronic Printing System (1977). Samtempe IBM persistas, ke en 1976 lasera printilo IBM 3800 jam funkciis en Nordamerika Datumcentro. En majo de 1981 Xerox prezentis komputilon Star 8010, kiu inter flankaparataro havis laseran printilon. Tio estis io simila al hejma eldonejo kaj kostis 17000 dolarojn. En 1984 Hewlett-Packard prezentis printilon Laser Jet, kiu printis 300 pec (dpi dots per inch, punktoj en colo) kaj kostis nur 3500 dolarojn. Samjare Apple prezentis provekzemplerojn de printilo LaserWriter al firmaoj Lotus development, Mikrosofto kaj Aldus. En 1985 Apple lanĉis produkti LaserWriter-on kaj en 1986 LaserWriter Plus. Jam en 1990 printiloj LaserJet IIP, far Hewlett-Packard, ekkostis pli malmulte ol 1000 dolaroj. Sed pli sukcesa estis printilo LaserJet 4, kiu malgraŭ altkvalita printado (600 pec) kostis sufiĉe plimalmulte ol 1000 dolaroj. Tamen en la sama 1992 firmao Lexmark prezentis printilon de serio Optra, kiu printis 1200 pec. Ĉiuj supremenciitaj lumprintiloj estis unukoloraj. Kaj finfine en 1993 firmao QMS prezentis plurkoloran laseran printilon ColorScript Laser 1000 kostinta 12499 dolarojn. En 1995 Apple ekproduktis plurkoloran laseran printilon Color Laser Printer 12/600PS venditan kontraŭ ridinda prezo de 7000 dolaroj.
[redaktu] Porprintilaj interfacoj
Ekde komenco ĉiu modelo de printilo havis apartan interfacon por ricevi datenojn de komputoro, kaj printiloj faritaj de malsamaj firmaoj estis nekongruaj. Tamen apero de persona komputoro postulis kongruecon, kaj al printiloj estis distribuita aparta buso LPT. LPT estis inventita far firmao Centronics Data Computer. Unua variaĵo de LPT havis propran protokolon SPP. Ĝi estis unudirekta protokolo rapida je 40-50 kB dum sekundo (kB/s). Sekva estis pli rapida versio - EPP far firmaoj Intel, Xircom kaj Zenit Data Systems. Protokolo EPP estis dudirekta kaj ĝia rapideco estis ĝis 2 MB/s, kio permesis konekti al komputilo ne nur printilojn, sed aliajn flankaparatojn, ekzemple eksterajn diskilojn CD-ROM. Fina etapo de evoluo de LPT estis protokolo ECP far firmaoj Hewlett-Packard kaj Mikrosofto. Ĉefaj trajtoj de ECP estas ĉeesto de aparata kunpremo de datenoj, bufro kaj eblo funkcii en DMA. Hodiaŭ printiloj uzas busojn USB, IEEE 1394 kaj multajn aliajn.