Mikrosofto
El Vikipedio
Ekonomio > Komputiloj > Komputila programaro > Firmaoj pri komputila programaro > Microsoft
La Mikrosofta Korporacio (Microsoft Corporation [mAjkrosoft karporEjŝn]) estas la plej granda firmao laŭ produktado de komputila programaro tutmonde, sed ne la plej granda pri komputiloj. Ĝia ĉefa ejo situas en 1 Microsoft Way Redmond (antaŭurbo de Seattle), Vaŝingtonio - Usono.
Bill Gates kaj Paul Allen fondis la firmaon en 1975 por programi kaj vendi BASIC-programaron.
Kiam IBM preparis novan malgrandan komputilon IBM PC, ĝi bezonis operaciumon. Mikrosofto estis kontaktita, sed ne havis tian produkton. Tamen, Seattle Computers jam havis 86-DOS, kiu estas operaciumo simila al CP/M por procezoroj Intel 8086. Mikrosofto akiris 86-DOS, ŝanĝetis ĝin, kaj konvinkis IBM uzi ĝin kiel "PC-DOS". En la kontrakto IBM ne devigis ekzkluzivecon pri la programo. Poste, kiam Compaq imitis IBM PC, kaj vendis siajn klonojn, Mikrosofto povis kunvendi sian operaciumon MS-DOS, identan al PC-DOS. Tiel Mikrosofto ekkreskegis, igonte Bill Gates la plej riĉa homo en la mondo dum pluraj jaroj.
Aliaj gravaj produktoj de Mikrosofto estis Microsoft Windows, OS/2 (kun IBM), Microsoft Office kaj Internet Explorer.
La sukceso de Mikrosofto en la merkato pri personkomputilaj operaciumoj estis etendita al ceteraj programaraj merkatoj. Tial, la usona ministrejo pri komerco, la Komisio pri Konkuro de Eŭropa Unio, pluraj usonaj federacieroj kaj konkurantaj firmaoj plurfoje akuzis ĉe tribunaloj, ke Mikrosofto fiuzas tiun monopolon kaj batalas kontraŭleĝe la sammerkatajn firmaojn.
Mikrosofto ankaŭ posedas retan enhavejon MSN, TTT-poŝtejon Hotmail kaj televidan novaĵokanalon MSNBC.
Enhavo |
[redaktu] Datoj de Mikrosofto
[redaktu] 1983
- Novembro: anonco pri Windows 1.0 dum Comdex
[redaktu] 1985
- Novembro: lanĉo de Windows 1.0
[redaktu] 1987
[redaktu] 1989
- Aprilo: alfa-versio de Windows NT
[redaktu] 1990
- Majo: lanĉo de Windows 3.0
[redaktu] 1991
- Januaro: lanĉo de Windows for Pen Computing 1.0
- Aprilo: lanĉo de Windows 3.1
- Julio: anonco pri Windows 4.0
- Oktobro: lanĉo de Windows for Workgroups 3.1
- Novembro: lanĉo de beta-versio de Windows NT
[redaktu] 1993
- Majo: lanĉo de Windows for Pen Computing 3.0
- Julio: lanĉo de Windows NT 3.1 kaj Windows NT Advanced Server 3.1
- Novembro: lanĉo de Windows for Workgroups 3.11 kaj Windows NT Workstation 3.5
[redaktu] 1995
- Aŭgusto: anonco pri Windows 95
[redaktu] Eksteraj ligiloj