Hiwi
El Vikipedio
Hiwi [hivi] estas mallongigo de Hilfswilliger (~helpvoluntulo) kaj kio estis nomo de la naziaj civilaj kunlaborantoj dum la dua mondmilito en la okupitaj landoj. La nomon uzis la german Wehrmacht kaj rekrutis la hiviojn el loĝantaro de la okupita lando (kaj eĉ el militkaptitoj) por civila servo. La helpvoluntuloj tiel volis eviti la katastrofajn vivkondiĉojn en la okupita lando.
Oni taksas, ke ĉ. de 800.000 ĝis 1 milionoj de loĝantoj de la Sovetunio servis ĉe Wehrmacht, ĉ. 200.000 estis aktivaj kiel policistoj.
Fine de la milito, la germanoj jam organizis libervoluntulojn por armea servado.
Oni nun uzas la esprimon en Germanio kiel mallongigon por Hilfswissenschaftler (help-studento en Universitatoj).