Iĥtiofago
El Vikipedio
Genro Ichthyophaga (aŭ esperante Iĥtiofago) estas birda genro de subfamilio Buteoninae kaj familio Akcipitredoj kiu enhavas multajn aliajn tagajn rabobirdojn, kiel aglojn, cirkuojn, milvojn, ktp. La scienca nomo de tiu genro devenas el la grekaj vortoj Iĥthús aŭ fiŝo kaj fagó aŭ manĝi, tio estas fiŝmanĝantoj. Tiu kutimo kiu kompreneble influas la adaptigon de tiuj birdoj al specialiĝo rilatigas la genron al alia genro Haliaeetus, nome maragloj, kvankam tiuj specioj loĝas ne nur marbordojn kaj pli komplikige ankaŭ al genro kaj specio Pandion kaj Pandion haliaetus, la ununura specio de tiu ĉi genro kaj de la familio Pandionedoj, nome Fiŝaglo, kiu ĉar nesamfamiliano sufiĉe malsimilas. Male al tiuj du aliaj genroj, la iĥtiofagoj loĝas nur en centra kaj sudorienta Azio.
- Ichtyophaga genro
- Fiŝagleto Ichtyophaga humilis
- Grizkapa fiŝaglo Ichtyophaga ichtyaetus
- Haliaeetus genro
- Blankkapa maraglo Haliaeetus leucocephalus
- Blankvosta maraglo Haliaeetus albicilla
- Blankventra maraglo Haliaeetus leucogaster
- Haliaeetus pelagicus
- Afrika maraglo Haliaeetus vocifer
- Blankstriovosta maraglo Haliaeetus leucoryphus
- Haliaeetus sanfordi
- Haliaeetus vociferoides