Ibrahim al-Ĝaafari
El Vikipedio
Ibrahim al-Ĝaafari (n. 1947?), estas ŝijaisma iraka politikisto, ebla ĉefministro de Irako en 2005.
Li naskiĝis en Kerbala, studis en la universitato de Mosul kiel kuracisto. Li aliĝis en 1966 al la islama movado ad-Dava.
Li emigris en 1980 al Londono, kaj revenis nur post la usona okupado (2003) en Irakon.
Li partoprenis en la iraka transira registra konsilio, kreita far Usono. Multaj rigardas lin fremdulo, ĉar onidire li hejmenvenis sur usonaj tankoj.
La venka ŝijaisma partio apogas lin iĝi ĉefministro de Irako.
Li havas 5 infanojn. Lia familio vivas en Londono.
[redaktu] eksteraj ligoj
- http://nahrain.com/d/news/05/02/23/nhr0223e.html
- http://service.spiegel.de/cache/international/spiegel/0,1518,347678,00.html
- http://www.guardian.co.uk/g2/story/0,,1423829,00.html