Ilan Ramon
El Vikipedio
Ilan RAMON (naskiĝis la 20-an de junio 1954, mortis la 1-an de februaro 2003) estis israela astronaŭto, kiu partoprenis la tragikan flugon de la usona spacnavedo Columbia la 16-an de januaro 2003. Re-enirante la atmosferon Columbia kraŝis kaj forbrulis kun ĉiuj 7 astronaŭtoj.
Ramon kunprenis al la kosmo, kiel simbolon de la Holokaŭsto, desegnon de 16-jara knabo Petr Ginz, "Vidaĵo de la Luno", desegnitan en la koncentrejo Terezín en Ĉeĥio dum la 2-a mondmilito. Petr, mem esperantisto, filo de la eminenta jud-ĉeĥa esperantisto Ota Ginz estis murdita far la nazioj en la koncentrejo Auschwitz.