Imre Mikó
El Vikipedio
Historio > Historio de Hungario
Imre Mikó grafo: estis hungara politikisto, historiisto naskita la 4-an de septembro 1805 en Zabola, Hungario kaj mortinta la 16-an de septembro 1876 en Kolozsvár, Hungario. De 1865 li estis deputito en la parlamento. Dum lia ministereco pri la publiklaboro kaj publiktrafiko inter 1867 kaj 1871 konstruiĝis la fervojo, kiu ligis Transilvanion kun Hungario. Li estis la fondinto de la Erdélyi Múzeum Egyesület kaj por la funkciado de la Erdélyi Nemzeti Múzeum li oferis sian someran kastelon en Kolozsvár en 1859. Li apogis la lernejojn de Nagyenyed, Szászváros, Sepsiszentgyörgy. Li ludis gravan rolon je la fondo de la universitato de Kolozsvár en 1872. Li estis unu el la fondintoj de la Hungara Historia Asocio en 1867 kaj ties prezidanto ĝis sia morto. Oni nomis lin "Széchenyi de Transilvanio". Vidu ankaŭ István Széchenyi.
[redaktu] Verkoj
- Erdély különválása Magyarországtól, 1860.
- Irányeszmék, 1861.
- Bod Péter élete és munkái, 1862.
- Benkő József élete és munkái, 1867.
[redaktu] Bibliografio
- JANCSÓ Elemér: Erdély Széchenyije, 1942.
- EGYED Ákos: Mikó Imre, Erdély Széchenyije, 2005.