New Immissions/Updates:
boundless - educate - edutalab - empatico - es-ebooks - es16 - fr16 - fsfiles - hesperian - solidaria - wikipediaforschools
- wikipediaforschoolses - wikipediaforschoolsfr - wikipediaforschoolspt - worldmap -

See also: Liber Liber - Libro Parlato - Liber Musica  - Manuzio -  Liber Liber ISO Files - Alphabetical Order - Multivolume ZIP Complete Archive - PDF Files - OGG Music Files -

PROJECT GUTENBERG HTML: Volume I - Volume II - Volume III - Volume IV - Volume V - Volume VI - Volume VII - Volume VIII - Volume IX

Ascolta ""Volevo solo fare un audiolibro"" su Spreaker.
CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Historio de Hungario - Vikipedio

Historio de Hungario

El Vikipedio

Historio>>Historio de Hungario

Enhavo

[redaktu] Hungario antaŭ ta hungaroj

La praarbaroj de la Karpata Baseno jam allogis la prehomojn (aŭ postsimiojn) kion pruvas la fosilaĵoj de la t.n Rudapithecus Hungaricus, kiu vivis antaŭ jarcentmiloj en la nordo de la lando. Tra la jarmiloj de la neskribita historio ĝuis diversaj hominidoj la senfinajn arbaregojn kaj la fiŝoplenajn riverojn. La unuaj jam konataj enloĝantoj estis la sam-etnanoj de Asteriks, nome la keltoj. Iliajn pacemajn, terkultivistajn, bestobredantajn vilaĝojn okupis la romianoj kiuj fondis la provincojn Pannonia Superior kaj Pannonia Ulterior en la regiono hodiaŭ konata kiel Transdanubio. La Danubo estis la limo de la Imperio, malantaŭ ĝi floris la militaj, komercaj, administraj urboj Aquincum (poste Óbuda, pli poste Budapest), Arrabona (Győr) kaj Savaria (Szombathely), kies ruinoj ĝis hodiaŭ imponas la lernejajn klasojn dum siaj devigaj ekskursoj. La ĝermanaj kaj hunaj invadoj tamen finis ankaŭ en Panonio la Pacon Romian. La nomada imperio de hunoj havis sian ĉefurbon ĉe la Tiso, ilia timita kaj sukcesa reĝo Attila laŭ la legendoj estis entombigita en ora, arĝenta kaj fera ĉerkoj apud la hodiaŭa Szeged. Post la hunoj sekvis unu la alian vandaloj, gotoj, la longbarbuloj (longobardoj) restis eĉ jarcenton, kiam la mezazia popolo de avaroj ne avaris forpeli ilin. La avarojn forpelis la frankoj de Karlo la Granda, kiujn sekvis la slavoj.

[redaktu] La hungaroj antaŭ Hungario

Ĉiam kulpas la klimata ŝanĝo. La pacemaj fiŝistaj kaj ĉasistaj prahungaroj devis forlasi siajn belajn arbarojn de la suda Uralo kaj ekiri suden, poste okcidenten al la senfinaj orienteŭropaj stepoj por ellerni ĉevalrajdadon, ŝafobredadon, nomadumadon nur por alkutimiĝi al pli varmaj kaj sekaj tagoj. Survoje ĉe la Azova Maro, poste ĉe Dnjepro kaj Dnjesrtro ili ĉefe renkontis prairanajn kaj praturkajn popolojn, kun kiuj funkciis la interkultura lernado, kion pruvas la multaj pruntitaj vortoj en la hungara. La komence finnougra etno ricevis multajn turkajn elementojn, fine la ribelantaj kabaraj triboj forlasis kune kun la hungaroj la Kazaran Imperion. Helpante la bizantanojn kontraŭ la Bulgara Imperio la hungaroj jam vizitis la ontan Hungarion kaj taksis ĝin inda.


[redaktu] Hungario pleniĝas je hungaroj

Alvenis la jaro 895 aŭ 896, kaj la peĉenegaj atakoj firme konvinkis la hungarajn tribojn gviditajn de duko Árpád forlasi la regionon de Dnjestro kaj finfine doni novan nomon al la Karpata Baseno. La unuajn ne tro amikecajn kontaktojn kun la loka slava enloĝantaro denove sekvis paca kultura interfero, kion denove pruvas ambaŭflanke transprenitaj vortoj. La unuan jarcenton en la nova hejmo karakterizis perforta turismumado de Bizanto tra Germanio ĝis Hispanio, kion firme finis la severaj germanaj limgardistoj en 955 ĉe Augsburg. Eŭropa integriĝo en la l0ajarcento signifis kristanismon kaj feŭdisman ŝtaton, ambaŭ taskojn sukcese plenumis Sankta Stefano, hungare István (997-1038), kies klopodojn kronis sukceso, kaj lin episkopo en la jaro 1000 aŭ 1001, tiel li iĝis Stefano la Unua, la fondinto de la hungara ŝtato.

[redaktu] La dinastio de Árpád

La filo de Sankta Stefano kaj Bavara Gizella (kies Sisidejo estis estis Veszprém), Sankta Emeriko (hungare Imre) mortis juna, sed donis nomon jarcentojn poste al Amerigo Vespucci, kiu pludonis ĝin al la kontinento Ameriko. Sankta Ladislao, hungare László (1077-1095) heroe savis junulinon de rabema kumano, krome okupis Kroation. Kolomano Librohava (1095-1116) deklaris jam frue, ke sorĉistinoj ne ekzistas, krome okupis Dalmation. Vokite de la reĝoj kaj feŭdistoj ekloĝis en la lando germanoj, valonoj, italoj, rumanoj, kumanoj surbaze de la saĝa patra konsilo de Sankta Stefano. "La gastojn aprezu mia filo, ĉar ili pliriĉigas vian reĝon". La paceman 12an jarcenton tuj sekvis la 13a, Sankta Ladislao kiu komenciĝis per la unua konstitucio, la Ora Bulo en 1222, sed terure rompiĝis en 1241-42 pro la mongola invado, kies rezulto estis la morto de la duona enloĝantaro. Béla Ia Kvara (1235-1270) pene revivigis la landon, konstruigis fortikaĵojn, lia filino, la monaĥino Sankta Margareta donis nomon al insulo, ponto, bulvardo kaj malsanulejo en la hodiaŭa Budapeŝto. Finiĝis la 13a jarcento, kaj kun Andreo la Kvara (1290-1301) la dinastio de Árpádoj.

[redaktu] De Karlo Roberto ĝis Mateo Korvina

Por la alloga hungara trono konkursis ĉeĥo kaj veneciano sed venkis napola franco, Karlo Roberto el la dinastio Anjou (1308-1342). Li sukcese modernigis la ŝtaton kaj la ekonomion, kaj anticipis preskaŭ 700 jarojn 1a nuntempan ĉeĥan, polan, hungaran kunlaboron per la Reĝa Renkontiĝo de Visegrád en 1335. La riĉecon de sia patro foruzis por mililaj celoj Ludoviko la Granda (1342-1382), kiu siatempe regis la duonon de Eŭropo, de Napolo tra Polio ĝis Bulgario. La renesanca, kavalira reĝo fondis la unuan universitaton en Pécs, kiu poste ĉesis harasi siajn studentojn. Sigismundo de Luksernburgio (1387-1437) faris ŝuldojn, estis kaptita de siaj grafoj kaj baronoj, fondis kavaliran ordenon de Dragonoj, batalis kontraŭ la ĉeĥaj husitoj kaj elektiĝis german-romia imperiestro. La komenciĝantajn turkajn atakojn sukcese kontraŭbatalis ne la poldevena nova reĝo, Ladislao Jagelona (1440-1444), sed la transilvania, parte rumandevena grandbienisto, Hunyadi János. Lia fama vintra ofenzivo de 1441-42 parte reliberigis la Balkanon, tamen liaj unuiĝintaj kristanaj taĉmentoj malvenkis ĉe Varna en 1444, kie mem la reĝo mortis. La turka armeo avancis ĝis la sudaj hungaraj limoj, kie nur granda heroeco povis halligi ilin en 1456 ĉe Nándorfehérvár, la hodiaŭa Beogrado. Hunyadi mem pereis post la venko en la kutima epidemio, sed la turka invado por 70 jaroj estis haltigita kaj la kristana mondo ĝis hodiaŭ memoras tion per la tagmeza preĝeja sonorigado.

Kvankam laŭ la opero de Erkel Ferenc la pli aĝa Hunyadi-filo sekve de komplico perdis sian kapon, la pli juna, Mateo (1458-1490) iĝis la plej populara hungara reĝo. La artema kaj sciencema t renesanca reganto protektis la servutojn de la bienista ekspluatado, modernigis la ŝtaton, la armeon, invitis multajn artistojn kaj sciencistojn el eksterlando, ĉefe de Ilalio, fondis la plej grandan bibliotekon de sia tempo, okupis Vienon, konstruigis belajn palacojn en Buda kaj Visegrád. En lia tempo Mateo Korvina Hungario kaj en la nombro de enloĝantoj (4 milionoj) kaj en la enspezoj de la reĝo (1 miliono da oraj dukatoj) egalrangis al la tiama Britio. Ĝis hodiaŭ kaj buŝe kaj televide viglas popolaj fabeloj pri Mateo la Justa, la reĝo, kiu kaŝvestite pristudis, ĉu la potenculoj traktas ĝuste la malriĉulojn, kaj kie trovis maljustecon, riparis tion.

[redaktu] La lando en tri partoj

Kun Mateo ne nur la justeco mortis, kiel la proverbo asertas, sed ankaŭ la hungara ŝtato ĉetis ekzisti baldaŭ post lia morto. La enloĝantaro konsolis sin per la kamparana milito kontraŭ siaj bienistoj, kiun gvidis Dózsa György en 1514, post kies malvenko la noblula parlamento eldonis detalan konstitucian leĝolibron, la t.n Tripartitum, kiu vere konsistis el tri partoj. En 1526 la turka armeo gvidila de Sulejmano la Granda nulige venkis la hungaran ĉe Mohács. Post la turka okupo de la reĝa sidejo Buda en 1541, la lando disfalis en tri partojn. La centran parton, la Grandan Ebenaĵon kaj sudan Transdanubion okupis la Turka Imperio. La okcidenta kaj norda parto, la resto de Transdanubio kaj la Supra Lando, la hodiaŭa Slovakio estis la Hungara Reĝlando regnita de la aŭstra Habsburga dinastio. La orienta parto iĝis la Duklando de Transilvanio, kiu restis aŭtonoma, sed pagis imposton al la turka sultano. Dum jarcento kaj duono la lando estis scenejo de bataloj inter kristanoj kaj musulmanoj, katolikoj kaj protestantoj, Habsburg-fideluloj kaj sendependemaj hungaroj, dum ke la ekonomio stagnis, la loĝantaro fuĝis, la scienco kaj kulturo krom kelkaj epizodaj floradoj apenaŭ evoluis. El tiu periodo elstaris kelkaj militestroj, kiel Jurisics Miklós, kiu haltigis en 1532 ĉe Kőszeg kun siaj 800 soldatoj la turkan armeon de 200 mil invaduntan Vienon. Same heroan agon faris Dobó István ĉe Eger en 1552, kiu sieĝo estas vaste konata inter la hungariaj geknaboj danke al la deviga lerneja legaĵo, "La steloj de Eger", skribitan de Gárdonyi Géza, tradukitan esperanten, filmitan kaj poste prezentitan dum IJK'83. Zrinyi Miklós kaj lia sinoferanta defendo de Szigetvár en 1566 estis tiom poezia, ke lia pranepo, Zrinyi Miklós, la poeto kaj militestro skribis belegan epopeon pri ĝi meze de la 17a jarcento. Ne silentis la muzoj apud la armiloj, Balassi Bálint verkis la unuajn konatajn plenvalorajn hungarlingvajn poemojn meze de la 16a jarcento, la protestantaj kaj katolikaj predikistoj tiom brile argumentis unu kontraŭ la alia, ke iliaj predikoj eĉ povus partopreni en la oratora konkurso dum la Kongresa Olimpiko vendrede. Ni ne forgesu la transilvaniajn dukojn Báthory István (1571-1592), kiu fortigis la landoparton kaj elektiĝis pola reĝo, Bocskai István (1604-1606), kiu okupis kun siaj 'hajdukoj, armitaj bovgardistoj, grandajn partojn de la habsburge regita Hungario, kaj Bethlen Gábor (1613-1629), kiu sublenis la sciencojn kaj la protestantajn potencojn en la tridekjara milito.

[redaktu] De liberiĝoj ĝis revolucio

La unuiĝintaj eŭropaj kristanaj taĉmentoj gviditaj de la pola reĝo Jatt Sobieski kaj la aŭstra generalo Eugéne de Savoya forpelis la turkojn el Hungario en 1686. Post la morto de la lasta transilvania duko, Apaffy Mihály en 1690 ekregis la aŭstraj Habsburgoj, kiel hungaraj reĝoj en la tuta lando. La. sendependikemaj hungaraj nobluloj, soldatoj, kamparanoj gvidis militon kontraŭ la aŭstra regado inter 1703 kaĵ 1717 sub la gvido de duko Rákóczi Ferenc, tamen ili fine malvenkis. Grandaj partoj de la lando estis senhomaj, pro tio oni kaj enlande instigis translokiĝojn, kaj de eksterlande invitis laborfortojn. La bunta etna mapo de Ia Karpata Baseno ĉefe dankeblas al tiuj migradoj de la 18a jarcento. Tiel vi trovas ekz, slovakojn en Vojvodino (hodiaŭa Serbio) kaj en departemento Békés (sudorienta Hungario), serbojn en la Danuba Kurbiĝo (norde de Budapeŝto), germanojn preskaŭ ĉie en la hodiaŭa Hungario. La resto de la jarcento pasis pli-malpli pace, kion nur kamparanaj ribeloj (Szegedinac Péró- 1735, Horea kaj Closca-1784) kaj okcidenteŭropaj militoj de la Habsburga Imperio ĝenis iom. La historistoj konsideras la regnantojn Marie Tereza (1740-1780) kaj Jozefo la Dua (1780-1790), liberaj absolutiistoj, dum ilia regnado Hungario integriĝis ekonomie en la Imperion, tamen sukcesis konservi siajn tradiciajn, konstituciajn administrajn strukturojn. Dum la napoleonaj militoj 1a armeo de la franca imperiestro atingis eĉ Hungarion, kie li venkis ĉe Győr en 1809 kontraŭ la malmoderna hungara noblula armeo. La periodon inte r 1825, kiam grafo Széchenyi István, " la plej granda hungaro” proponis la fondon de la Scienca Akademio kaj 1848, kiam ekis la revolucio, oni nomas la reformepoko, kaj ne senkiale. Ne nur la hungara lingvo estis modernigita kaj normigita, sed ankaŭ la feŭdisma leĝaro, oni fondis gravajn instituciojn, konstruis multon (ekz. ia Ĉenponton, la Nacian Muzeon, reguligis la Danubon), la socio ekaktivis, la literaturo floris, la moderna industrio ekaperis. La liberala, demokratia idearo de la studentoj, intelektuloj kaj la progresemaj nobluloj, la kamparana liberiĝemo de la feŭdismaj ligoj kaj la ĝenerala sendependiĝemo preparis 1a sojlon por pli grandskalaj ŝanĝoj, kies tempo alvenis kun la revolucia jaro de Eŭropo,1848. Hungaraj lernejanoj ĉiujare refoje aŭdas detale la eventojn de la 15a de marto en Peŝto kaj Buda dum la solenaj ceremonioj de la nacia festotago Gravas, ke la parlamento akceptis leĝojn, kiuj ŝanĝis la landon pli ol klopodoj de la antaŭaj jardekoj, kaj nova, sendependa registaro fondiĝis kun hodiaŭaj placonomoj, kiel Batthyány, Kossuth, Széchenyi, Deák, Eötvös. La aŭstra povo ne toleris longe la hungaran liberecon, unue ili sendis en septembro la kroatan banon Jelaŝiĉ kontraŭ ĝi, kies taĉmentoj venkitaj devis forlasi la landon, poste la aŭstran armeon mem, kiu estis venkita en pluraj bataloj printempe en 1849, dume kuraĝigis la rumanan malplimulton por ribelo, fine Vieno ankaŭ invitis la rusan caran armeon, kies triobla plimulto tamen venkis la novestablitan hungaran armeon.

[redaktu] De absolutismo tra akordiĝo ĝis disfalo

Post la kruela venĝo de la aŭstroj la lando estis administrita centrisme, absolutisme, germanlingve. Tamen la malvenkoj de Aŭstrio kontraŭ Francio haj Italio (1859) kaj kontraŭ Prusio (1866) konvinkis la regantajn klasojn en ambaŭ landoj pri la bezono de iaspeca akordiĝo. Rezulte naskiĝis la dualisma ŝtato, la t.n. Aŭstra-Hungara Monarkio en 1867, kion sekvis akordiĝo kun la aŭtonoma Kroatio en 1868. La dualismajn kvindek jarojn karakterizis samtempe antaŭe neniam vidita ekonomia, kultura, industria kaj socia evoluo, kaj malmoderna, maljusta bienstrukturo kaj komence tolerema, poste naciisma politiko pri la etnaj malplimultoj.

Oni konstruis la unuan metroon de la kontinenta Eŭropo (1896), la Operejon, la Parlamenton, inventis la dinamon (Jedlik Ányos), la telefoncentralon (Puskás Tivadar), la elektran lokomotivon (Kandó Kálmán), la karburatoron (Bánki Donát, Csonka János), la transformilon (Déri, Bláthy, Zipernowsky). Samtempe duonon de la bienoj posedis kelkaj dekoj da aristokrataj familioj, kaj en la lernejoj de la malplimultoj oni enkondukis la hungaran lingvon kiel devigan studobjekton. La bono kaj malbono finiĝis same: ekis la Unua mondmilito, kaŭzis grandajn perdojn kaj finiĝis tragedie por Hungario. Revolucioj, trioniĝo, denove milito. La malvenkon de Aŭstrio-Hungario sekvis burĝa demokratia (1918) kaj socialisma (1919) revolucioj kiujn venkis la invado de la ententaj potencoj (Francio, Rumanio, Serbio, Ĉehoslovakio). La packontrakto de Trianon apud Versailles kaŭzis neimageblajn perdojn por Hungario. La venkantaj potencoj transdonis du trionojn de la historia ŝtata teritorio kaj pli ol duonon de la enloĝantaro al la novaj najbaraj landoj, inter ili plurmilionojn da hungarlingvanoj. La ŝokon la lando malfacile prilaboris (kelkaj ĝis hodiaŭ ne sukcesis), tamen oni devis pluvivi en la ŝrumpita lando. La dekstrema, konservema sistemo de admiralo Horthy (1920-1944) sukcesis stabiligi la ekonomion, kaj avancigi la edukadon, sed ne solvis 1a sociajn problemojn, kaj ĝia reviziisma ideologio puŝis la landon denove apud Germanion, kiu promesis refari la imperiismajn decidojn. La germana alianco signifis provizorajn regajnojn de la perditaj teritorioj kaj partoprenon en la Dua mondmilito kun ekstermo de la juda (600 mil personoj) kaj cigana (30 rnil personoj) enloĝantaro, morton de aliaj duonmiliono da hungaroj, detruon de Budapeŝto, faŝisman registaron fine de 1944.

[redaktu] Novaj esperoj kaj malesperoj ĝis hodiaŭ

La landon liberiganta Sovetia Armeo restis en Hungario post la milito, kaj rekompence pro siaj perdoj forportis tutajn fabrikojn, bibliotekojn, centmilojn da devigitaj laboristoj. Eĉ pli teruraj kruelaĵoj okazis kontraŭ la hungaraj malplimultoj en Ĉehoslovakio, Sovetunio kaj Jugoslavio en 1945-46. La pariza pacakordo refoje forprenis Ia regajnitajn teritoriojn, devigis Hungarion pagi militan rekompencon, kaj forpeli la germanlingvan enloĝantaron. Malgraŭ ĉio la landon rapide rekonstruis la enloĝantoj, la mondrekordan inflacion (oni kalkulis en bilionoj, (10sup12) venkis la nova forinto, oni disdividis la bienojn, eĉ regis demokratia, plurpartia sistemo dum tri jaroj. La sorto de 1a sovetie kontrolitaj landoj tamen trafis ankaŭ Hungarion en 1948/49, kiam oni enkondukis la stalinismajn strukturojn. La represaliojn, la perfortan industriigon, kaj kolektivigon de la agrikulturo la enloĝantaro respondis per la revolucio de 1956. La heroajn du semajnojn finis nova invado de la Sovetia Armeo, kion sekvis ekzekutado de ĉefministro kaj lernejanoj, enkarcerigo de intelektuloj, verkistoj, laboristoj, elmigro de pli ol 100 mil personoj, ĉefe alte edukitaj gejunulnoj. Tamen ia nova reĝimo ne povis uzi la samajn metodojn, kiel la antaŭa, stalinista, kaj post la amnestio (1962) kaj la nova ekonomia meĥanismo (1968) la vivo iĝis pli eltenebla, oni nomis Hungarion la plej gaja barako de la sovetia bloko. En la t.n. socialisma sistemo la ekonomio tamen ne sekvis la evoluon de la kompareble evoluitaj eŭropaj landoj, kiel ekz. Finnlando, Hispanio, Grekio, kio kaŭzis B-landaniĝon en la esperantaj renkontiĝoj. La ŝanĝoj en Sovetio helpis la reformemulojn ankaŭ en Hungario, tiel la Parlamento akceptis novan, demokratian konstitucion en oktobro 1989, surbaze de la interkonsento de la reformera registaro kaj la opozicio. Okazis jam tri liberaj elektoj en 1990, en 1994 kaj en 1998 kun konservema, poste socialista-liberala, poste konservema-liberala registaro. Hungario metnbriĝis en NATO, 2004 eniris en la Eŭropan Union, kaj ricevis la rajton gastigi la Internacian Junularan Kongreson de TEJO en 1999.

[redaktu] resumo

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la tribestro, Árpád Arpado. Tio okazis fine de la 9-a jarcento (896), poste la madjaroj disrajdis (komisiita kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj sieĝis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Sankta Stefano). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.

La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio okupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kio estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito en la flanko de la aŭstroj akj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio.


Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro, 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sola kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la potenciĝon de Miklós Horthy (guberniestro de Hungario de 1920 - ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. (legu Béla Somogyi Béla Bacsó)


Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito flanke de la germanoj, eniris la militon per okupo de Jugoslaviaj teritorioj (1941) kaj poste batalis kontraŭ Sovetunio. La malbone ekipitaj hungaraj trupoj perdis gravajn batalojn kontraŭ la rusoj (batalo de Don). Fine de 1943 la nazia Germanio ellaboris planon Margareta pri la okupado de Hungario. Kvankam la hungaroj batalis kun la nazioj, Hitler ne fidis je la hungaroj. Guberniestro Horthy skribis leteron la 12-an de februaro 1944 al Hitler, en kiu li petis la retiron de la hungaraj trupoj ĝis la Karpatoj, por tie defendi Hungarion. Ankaŭ tiu ĉi letero instigis Hitleron por okupi la landon. Dumtempe kelkaj politikistoj (kun apogo de la registaro) interparolis kun la anglosaksa alianco por iu krompakto. Hitler invitis Horthy por interparolado la 18-an de marto 1944. Horthy - kvankam li eksciis pri la kuntiro de naziaj trupoj - akceptis la inviton. La naziaj trupoj invadis la landon la 19-an de marto 1944, dum la hungara gvidanto Horthy estis kvazaŭ ostaĝo de Hitler.

Hungario perdis en la milito 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune 1944 kaj tute okupis la landon printempe 1945.

La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de Imre Nagy, ĉefministro. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio János Kádár, kiu eĉ ekzekutigis Imre Nagy en 1958. Kádár solidigis la landon per la eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 1970-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 1980-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la iama komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

[redaktu] Muzika vivo en Hungario en printempo de 1919

Printempo de la jaro 1919 estis en Hungario la printempo de la nacio: finiĝis la unua ĝis tiam plej granda mondmilito, kaj komenciĝis nova historia epoko. Ankaŭ la hungaraj muzikistoj tre aktive kroĉiĝis al la nova socia movado. La grandajn komponistojn kaj sciencistojn Béla Bartók kaj Zoltán Kodály tuŝis la vento de la naskiĝanta nova mondo: ankaŭ; ili estis tie, kie oni devis agi por la nacio kaj mondkulturo. La proklamo do, la Konsilantar-Respubliko alporitis gravajn rezultojn por la muzika vivo de Hungario. Jen unu el ili: la plej karakterizaj muzikaj tendencoj de la tiama epoko ricevis pli gravan colon en la socia vivo, ol antaŭe; ili estis pli forte apogataj fare de la oficialaj rondoj, ol iam ajn. Tre grave estis, ke Béla Reinitz atingis grandan influon en la direktado de la muzika politiko de Hungario. Reinitz estis entuziasma adepto de la arto de Béla Bartók kaj do la, moderna rnuziko. La nombroj de la registaro de la Tungara Konsilantar-Respubliko fidis al la arta juĝkapablo de Reinitz, kiu mem estis komponisto kaj muzikigis multajn poemojn de la granda hungara poeto, Endre Ady. La plej unua ago de Reinitz estis la protektado de la modernaj hungaraj komponistoj. Antaŭ ĉiuj li subtenis Béla Bartók; li klopodis havigi al Bartók eblojn por ke li povu realigi siajn planojn kaj ideojn. Bartók havis tre originalajn kaj valorajn pensojn pri la disvastigo de la vera muzika kulturo, pri kiuj ni povas bone informiĝi per liaj leteroj. Sendube tiam ekestis la granda amikeco inter la du komponistoj, kiu daŭris dum la tuta vivo. La Konsilantar-Respubliko en Hungario daŭris nur 133 tagojn. Tamen en ĉi tiu mallonga tempo prepariĝis fundamentaj reformoj en la muzikkulturo de Hungario. El la letero de Bartók (la 9-an de junio 1919), ni ekscias, ke la registaro intencis fondi muzikan -muzeon kan aparta folklora parto. Estis laborantaj en ĝi László Lajtha, la edzino de Béla Bartók kaj kelkaj aliaj oficistoj. La gvidanto de la folklora klaso estis memkompreneble Béla Bartók. Antaŭ ol oni proklamis la Konsilantar-Respublikon, la 19-an de februaro 1919, la ministra konsilantaro donis novan nomon al la tiama „Muzikakademio' Landa Hungara Muzika Altlernejo. La profesoroj de tiu institucio ricevis la saman rangon kaj salajron, kiel la universitataj profesoroj. Tiatempe farĝis profesoro Imre Waldbauer, la gvidanto de la posta mondfama arĉkvarteta ensemblo. En aprilo 1919 la registaro nomis gvidantoj de la Altlernejo trimembran direktorion; la rnembroj estis Béla Bartók, Ernő Dohnányi kaj Zoltán Kodály. Modernan ideon realigis la Konsilantar-Respubliko, kiam ĝi ne limigis la lernadon kaj instruadon de la muziko je la gejunuloj kaj infanoj.

Menciinde estas, ke Béla Bartók mem delklaris la neceson de la disvastiĝo de la muzikinstruado. Li diris tiam inter aliaj: „Ĉe ni multaj talentoj kaŝas sin inter la infanoj de malriĉuloj, kiuj estas por eterne kaŝitaj pro manko de la lernado kaj scio. La helpon povas doni solo la reformo de la kantoinstruado en la popolaj lernejoj. En la popolaj lernejoj dum tri jaroj devus esti deviga la instruado de kantado, kiu enhavus la legadon de la muziknotoj kaj la iustruadon de la notoskribo de simplaj melodioj. Memkompreneble estes necese dungi unuarangajn pedagogojn en la popolaj lernejoj kaj klarigi ilin per speciala metodo, taŭga por ĉi tiu celo. En la unua tempo oni devus ĉi tion enkonduki almenaŭ en la urboj." La registaro realigis la proponon. La dekreto de la 14-a de aprilo 1919 de la Budapeŝta Laborista kaj Soldata Konsilantaro ordonis jene: „Por ebligi la disvastigon de la muzika kulturo en vastaj rondoj, ni alvokas la gvidantojn de la nomitaj lernejoj: registri urĝe tiujn proletinfanojn, kiuj intencas aliĝi al iu muzika kurso. Sciigu la nombron de la aliĝintaj lernantoj al la Komisariato por la Publika Edukado, por ke ni povu kiel eble plej rapide fari ĉion necesan por fondo de la novaj kursoj. La muzikinstruado estas senpaga." Tre interesa legaĵo estas la Raporto de la Popola Komisariato por la Publika Edukado, eldonita en junio 1919. La raporto plej unue konstatas, ke la disvastiĝo de la diletantismo estas la sekvo de la erara metodo de arta edukado. Inter la 21-a de majo kaj fino de junio 1919, 56 prezentadoj estis aranĝitaj kun muzika kaj literatura enhavo en Budapeŝto. La nombro de la aŭskultantaro estis pli ol 40.000. La koncertoj estis en ĉiu okazo enkondukitaj per interesaj klarigoj. La Raporto mencias: ,Ni prezentis riĉan programon de la klasikuloj de la muziko al la kamaradoj kaj faris la verkojn pli kompreneblaj per klarigaj prelegoj." La Hungara Muzikista Asocio eldiris, ke ĉiu koncerto enhavu almonaŭ unu verkon de hungara vivanta komponisto. Jen mi mencias kelkajn indikojn el la muzika politiko de la Konsilantar-Respubliko de Hungario. Multaj el ili realiĝis nur post la dua mondmilito. Kaj ni devas konstati, ke la laboro de la mondfamaj kaj entuziasmaj antaŭuloj ne estis varia - tios fruktoj pliriĉigas la hodiaŭan mondfaman muzikkulturon de Hungario. Ĉiu arta kaj muzika rezulto de la hodiaŭ estas, almenaŭ parto, la rezulto de la klopodoj de hungaraj humanistaj muzikistoj antaŭ 80 jaroj.


[redaktu] Eventoj en 2003

  • 8-a de majo: mortas 33 (ĉefe) germanaj pensiuloj proksime al Siófok en fervoja trapasejo (spite al ruĝa signo, la buso volis trapasi)
  • 17-a de majo: la nova nomo de Fidesz: Fidesz- Magyar Polgári Szövetség
  • 26-a de julio: la hungara akvopilka teamo (vira) gajnis la mondĉampionecon en Barcelono (post 30 jaroj denove)
  • 21-a de oktobro: nova kardinalo Péter Erdő (antaŭulo (László Paskai)

[redaktu] 2004

Ferenc Bessenyei, Ferenc Zenthe

vidu: Listo de Hungariaj Ŝtatestroj

[redaktu] Rilataj temoj


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://turulvideo.tk
•  http://www.magyarorszag.hu/angol/orszaginfo/tortenelem/tortenelem
•  http://www.zum.de/whkmla/region/eceurope/hungary16831792.html
•  http://www.ushmm.org/wlc/en/index.php?ModuleId=10005458


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Historio de Eŭropo Eŭropo
Albanio • Andoro • Aŭstrio • Belgio • Belarusio • Britio • BulgarioĈeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • FrancioGermanio • Grekio • HispanioHungario • Irlando • Islando • Italio • Kroatio • Latvio • Litovio • Makedonio • Malto • Moldavio • Monako • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Rusio • San-Marino • Serbio • Slovakioimage:LinkFA-star.png • Slovenio • Svedio • Svislando • Turkio • Ukrainio • Vatikano

Static Wikipedia (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu