Infanaĝo
El Vikipedio
La infanaĝo estas la unua fazo en la vivo de homo. Ĝi komencas je la naskiĝo kaj finas je la komenco de la seksa maturiĝo, kiu jam apartenas al la junaĝo.
Post la naskiĝo la infano komencas integriĝi en la socio. Ĝin la infano unue konfrontas en primaraj grupoj: familio, parencaro, najbararo, ludogrupo. En ĉi tiuj grupoj okazas ensociigo per perado de konduto- kaj pensmanieroj, valoroj, kiujn la infano alproprigas per lernado.
En la familio okazas la dua naskiĝo de la infano kiel socikultura personeco.
Komparu kun: sociologio, psikologio, pedagogio, infano, junulo, junaĝo