Insulo Hormuzo
El Vikipedio
Hormuz (perse ĝazireh je hormoz aŭ aliel ormuz) estas grandparte kava, ŝtona insulo en Irano, en la Hormuza Markolo, je 8 km de la marbordo. Somere ofte malpliiĝas la loĝantaro je duono pro provizora formigrado. La sola konstanta komunumo de la insulo estas la vilaĝo Hormuz. Oni minas tie ruĝan okergrundon por eksporto.
Post la araba okupo, Hormuz iĝis ĉefa merkatejo de provinco Kerman. Oni kultivis en la plamaj oazoj indigo-arbuston, grenon kaj spicplantojn. Ĉ. 1200 Hormuz jam monopolis la komercon kun Hindio kaj Ĉinio. Marco Polo venicano dufoje vizitis la insulon. Ĉ. 1300 la araba reganto de Hormuz forlasis la teron pro ĉikado de la rabistoj kaj fondis sur la insulo Nov-Hormuzon. La urbo konkeris merkatan pozicion de insulo Kejs. Ĝi regado disvastiĝis je pliaj insuloj de la golfo kaj malofet eĉ je Omano.
La portugaloj okupis Hormuzon en 1514 kaj konstruis tie fortikaĵon. La insulo retsis dumn pli ol unu jaro sub portugala rego, sed la kreskanta brita influo kaj la malamikeco de la persaj ŝaĥoj kondukis al tio, ke la unuiĝintaj persaj-britaj taĉmentoj okupis Hormuzon en 1622. Regantoj de Maskat kaj Oman luis la insulon inter 1798 kaj 1868 kun insulo Jesun kaj haveno Bandar Abbas.
Postrestis nur ruinoj de la portugala fortikaĵo.