Hormuza Markolo
El Vikipedio
Hormoza Markolo (تنگه هرمز en la persa lingvo) estas la markolo kiu dividas Persan Golfon al okcidento kaj Omanan Golfon kaj Araban Maron al oriento. Ĝi ruŝas Iranon de norda bordo kaj Omanon - de suda (Musandema duoninsulo). La longo de la markolo estas difinita ĉ. 280 km, kaj la minimuma larĝo - 50 km. En ĝi situas la Insulo Hormuzo
La Hormoza markolo havas grandan strategian signifon, ĉar ĝi estas la sola vojo, de kiu Kuvajto, Irako, Irano, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj transportas sian nafton. Kelkaj insuloj de Hormoza markolo estas diskutataj inter Irano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.