Irana Esperanto-Asocio
El Vikipedio
La Irana Esperanto-Asocio -IREA-estas la Landa Asocio de UEA en Irano. La asocio fondiĝis en 1996. La kunfondintoj estis Reza Torabi, Abbas Bagestani, Fariba Nuri Maĝd, Azar (Zahra) Karimi, Abbas Ĥosroabadi kaj Hamzeh Ŝafii. la kerno de IREA baziĝas sur IREJO kaj eĉ en la jarlibro de UEA oni fondjaron konsideras 1993 (la apero de IREJO). La oficiala organo de IREA estas la revuo Irana Esperantisto.
Enhavo |
[redaktu] Honoraj titoloj
Honora prezidanto: Aref Azari (2000)
Honora membro: D-ro Hejdar Raŝidi (2002)
[redaktu] Aktuala estraro
Prezidanto: Ahmad Reza Mamduhi
Vicprezidanto: Hamzeh Ŝafii
Sekretariino: Simin Emrani
[redaktu] Komitato
Mandato ekde aprilo 2004 ĝis aprilo 2007
Said Borhani
Najere Ebrahimpur
Nazi Solat
[redaktu] Junulara Sekcio
IREJO estas junulara sekcio de IREA.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.sabzandishan.com Informo pri la asocio (persalingva):
- http://groups.yahoo.com/group/iranaj-esperantistoj/ (Jahu-grupo)
[redaktu] Retnoto
- http://www.esperanto.blogfa.com (E-novaĵoj en la persa)