Reza Torabi
El Vikipedio
M. Reza TORABI (naskita en 1968) estas irana esperantisto kaj aktivulo ekde jaro 1992. Fondinto de Irana Esperantista Junulara Organizo - IREJO. Fondinto de Irana Esperanto-Asocio - IREA. Iama komitatano kaj estrarano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.Ekde 1994 senĉese li instruas Esperanto ĉu en kulturcentroj de Tehrano chu en la oficejo de IRECO kja IREA. Ĉefredaktoro de la revuo Irana Esperantisto. IREA-komitatano, UEA-komitatano. KAEM-ano. Sekretario de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (2006). Ekde 2005 li studas interligvistikon en Adam Mickiewicz University (Adam Mickiewicz Universitato). Li nune loĝas en Tehrano.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.