ISO 15924
El Vikipedio
ISO 15924, Kodoj por reprezentado de nomoj de skriboj, difinas du arojn de kodoj por certaj skribsistemoj. Ĉiu skribo ricevas kaj unu kvarliteran kaj unu numeran kodon. La unua litero de la litera kodo estas majuskla, la ceteraj minusklaj.
Skribo estas difinita kiel "aro da grafikaj signoj uzataj por la skriba formo de unu aŭ pluraj lingvoj". Do skriboj (ankoraŭ) ne uzataj "por la skriba formo de unu aŭ pluraj lingvoj" estas eksplicite ekskludataj.
Se eble la kodoj deriviĝas de ISO 639-2 kiam la nomo de la skribo koincidas kun la nomo de lingvo ĝin uzanta (ekz. Gujarati: ISO 639-2 guj, ISO 15924 Gujr), preferante ISO 639-2/B anstataŭ la kutime preferata ISO 639-2/T.
ISO 15924 povas esti uzata, simile kiel ISO 3166, aldone al ISO 639, ekzemple en marklingvoj kiaj HTML kaj XML por helpi al kroziloj eltrovi tiparon. Tiel eblas ekzemple diferencigi inter serba skribita per cirila (srp-Cyrl) aŭ latina (srp-Latn) skribo, aŭ marki latinigon kiel tia.
Enhavo |
[redaktu] Administrado
ISO asignis al la Unikodo-konsorcio la respondecon pri registrado por la normo. En [[2004], tiu komisiis al Michael Everson la taskon de registristo.
[redaktu] Kodoj por skriboj
[redaktu] Numeraj intervaloj
000-099 hieroglifaj kaj kojnoformaj skriboj 100-199 alfabetaj skriboj maldekstren 200-299 alfabetaj skriboj dekstren 300-399 alfabet-silabaj skriboj 400-499 silabaj skriboj 500-599 ideogramaj skriboj 600-699 nemalĉifritaj skriboj 700-799 (ne asignitaj) 800-899 (ne asignitaj) 900-999 privata uzo, aliasoj, specialaj kodoj
[redaktu] Specialaj kodoj
Zxxx || 997 || Kodo por neskribataj lingvoj Zyyy || 998 || Kodo por skribo nedifinita Zzzz || 999 || Kodo por skribo sen kodo
Qaaa-Qabx estas 50 kodoj por privata uzo.