Latina alfabeto
El Vikipedio
Skribarto > Skriboj > Alfabetoj > Latina alfabeto
La latina alfabeto prenis siajn signojn el la greka kaj etruska alfabetoj. Post la disfalo de la Romia imperio ĝin heredis la ĉefaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropaj imperiismo kaj misiismo disvastiĝis jena alfabeto al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribo de la homaro. Origine, la latina alfabeto nur posedis masjusklojn - minuskloj estas evoluo el la karolinga alfabeto uzita je la franca korto dum mezepoko. Ankaŭ mankis la literoj tramonde konataj per la angla lingvo K, k, J, j, U, u, W, w, Z, z kaj Y, y. Ilin devis aldoni postaj lingvoj, ĉu prenante ilin el la greka alfabeto (K, U, Y, Z), ĉu inventante ilin el jam ekzistantaj literoj (J, W). Por plena listo da literoj kutime uzataj vikipedie, vidu je Esperanta alfabeto.
Litero | Latina nomo | Klasika prononco laŭ IFA | Numera valoro |
---|---|---|---|
A | a | /a/ | - |
B | be | /b/ | - |
C | ke | /k/* | 100 |
D | de | /d/ | 500 |
E | e | /e/ | - |
F | ef | /f/ | - |
G | ge | /g/ | - |
H | ha(ĉe) | /h/ aŭ /-/ ("h" frue silentiĝis, samkiel en la modernaj latinidaj lingvoj) | - |
I | i | /i/ aŭ /j/ | 1 |
L | el | /l/ | 50 |
M | em | /m/ | 1000 |
N | en | /n/ | - |
O | o | /o/ | - |
P | pe | /p/ | - |
Q | ku | /k(w)/ | - |
R | er | /r/ | - |
S | es | /s/ | - |
T | te | /t/ | - |
V | u | /ŭ/aŭ /b/* (samkiel en la hispana lingvo) aŭ /u/ | 5 |
X | eks | /ks/ | 10 |
Ligaturoj | - | - | - |
Æ | - | /aj/ | - |
[redaktu] Pri la latinaj liternomoj
La romianoj ne vere inventis nomojn por siaj literoj (kp. Greka alfabeto), sed simple elparolis ilin laŭprononce: A [a], E [e] ktp. Ĉe konsonantoj, por plifaciligi la memstaran prononcon, ili antaŭmetis silabigan e: B [eb], C [ek], D [ed], F [ef]. Iom poste, faciligante eĉ pli, ili postenmetis la e, krom ĉe frikativoj kaj likvidoj, kiuj glate prononceblis ĉefine. Tial la malsamo inter C [ke], P [pe], T [te] kaj S [es], M [em], L [el]. Pli poste, kiam aldoniĝis K el la greka, oni devis nomi ĝin ka por eviti kolizion kun [ke] (= c).
Notoj:
- (1): Pri c "ke": Nur dum mezepoko la sono c diverĝis, tiele ke antaŭ la antaŭaj vokaloj e, i, kaj ae [aj > e] evoluis al [s]. Tion montras hodiaŭ la konservema Sarda dialekto, kiu kiel la ununura en la latinida lingvaro konservis k-an c. Caesar (Cezaro) klaskikprononce estis [kajsar], sed en la mezepoka latina de la kleruloj ĝi iĝis [sesar].
- (2): Pri la prononco de v: Prae, ĝi elparolatis same kiel la [w] de la Gota lingvo aŭ de la moderna Angla lingvo. Tamen, frue en la historio de la Romia imperio ĝi miksiĝis kun b - kp. simile ĉe la latinida Hispana.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://lcamtuf.coredump.ĉ/alpha
- http://diacritics.typo.cz
- http://www.wam.umd.edu/~rfradkin/sin2phoen-animate.html
- http://www.wam.umd.edu/~rfradkin/latin.html
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |