Ithkuil
El Vikipedio
Ithkuil estas apriora lingvo kreita de John Quijada ekde 1978 kaj eldonita en 2004. Ĝi celas eviti ambiguecon en homa komunikado kaj maksimumigi koncizecon. La prononco kaj la gramatiko estas sufiĉe malsimplaj kaj ĝi ankaŭ havas propran fantazian alfabeton.
Estas 3600 bazaj radikoj el kiuj oni derivacias aliajn vortojn per logiko. Ekzemple, el radiko köl (diri) oni derivacias: köloikt (diri sekreton), kölqû (preĝi), kölëpt (mensogi), kölnâ (persvadulo), ktp.
La aŭtoro ne pretendas flue scipovi la lingvon, sed pluraj homoj en Ukraino kaj Rusio esprimis al li intencon lerni ĝin.