József Major
El Vikipedio
MAJOR József aŭ Jozefo Major (naskiĝis la 2-an de februaro 1904 en Cece, Hungario - mortis la 5-an de aŭgusto 1993 en Velingtono, Nov-Zelando). Li estis hungara esperantisto.
Li estis profesoro de lingvoj. Li studis en la Universitato „Sorbonne“ en Parizo. Li lernis Esperanton en Budapeŝto, Laborista Grupo en 1919. De tiam li konstante propagandis, gvidis kursojn, verkis artikolojn. Gajnis unuan premion ĉe Floraj Ludoj. Li estis sekretario de Oomoto Internacia en Parizo. Li vojaĝadis tra Japanujo, faris pli ol cent paroladojn, interesigis japanan gazetaron pri Esperanto.
En 1929 li forlasis Eŭropon. Post okjara loĝado en Parizo veturis al Japanujo, kie li fariĝis redaktoro de "Oomoto Internacia" dum kvin jaroj kaj gvidis kursojn Esperantajn kaj nacilingvajn. Ekde 1938 li vivis en Nov-Zelando, kies Esperanto-movadon li vigligis inter alie kiel estrarano de la landa asocio kaj redaktoro (1985-1992) de ties organo "Novzelanda Esperantisto". Li estis komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj UEA-fakdelegito pri filozofio.
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.