Jakob Schmid
El Vikipedio
Jakob SCHMID [ŝmid] (naskiĝis la 14-an de marto 1869 en Dietwil) estis svisa esperantisto kaj ŝtata oficisto (publika ekonomio). Li estis membro de la Lingva Komitato kaj de la Svisa Ekzamena Komitato. Pli frue li estis prezidanto de SES kaj de Esperanto-Societo Bern. Li gajnis premion en la Internaciaj Floraj Ludoj, verkis lernolibron por germanlingvanoj kaj kontribuis al Svisa antologio.
[redaktu] Verkoj
- Esperanto-Lehrbriefe. Bern: Svisa Esperanto-Societo, [proksimume 1965].
[redaktu] Tradukoj
- René de Saussure: Die "Mängel" des Esperanto. [Proksimume 1908]. 16 paĝoj.
- Karl W. Bührer kaj Adolf Saager: La organizado de la intelekta laboro per "La Ponto". (Die Organisierung der geistigen Arbeit durch "Die Brücke".) Ansbach: Seybold, 1911. 157 paĝoj.
- Ernst Zahn: La patrino. Dresden: Ader & Borel, [1913]. 55 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 27.)
- Gottfried Keller: La forĝisto de sia feliĉo. Virgino kaj monakino. En: Svisa antologio. Budapest: Literatura Mondo, 1939. Paĝoj 86-116.
- Jakob Christoph Heer: Ĉe la sanktaj avoj. Romano el la svislanda montegaro. 2-a eldono. Bern: Svisa Esperanto-Societo, [proksimume 1964]. 213 paĝoj. (Tradukis A. BADER, P. Lebrun kaj Jakob Schmid.)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |