Jan Kubiš
El Vikipedio
Jan Kubiš | |
---|---|
ĉeĥa soldato, membro de Operaco Anthropoid | |
Naskiĝo | 24-a de junio 1913 Dolní Vilémovice, Bohemio, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 18-a de junio 1942 Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Jan Kubiš (naskiĝis la 24-an de junio 1913 – mortis la 18-an de junio 1942) estis membro de ĉeĥoslovaka, far de britoj ekzercita, taĉmento de paraŝutistoj, kiuj en la jaro 1942 partoprenis atencon kontraŭ anstataŭanta regna protektoro Reinhard Heydrich. La tuta agado, ensumiganta paraŝutistan desalton super la teritorio de Ĉeĥoslovakio kaj la sekvan krimon de la atenco, portis nomon Operaco Anthropoid. Pluaj paraŝutistoj de la Operaco estis Jozef Gabčík, Josef Valčík kaj Adolf Opálka. La agadon partoprenis ankaŭ taĉmentoj Silver A, Silver B kaj Out distanc.
Heydrich devis esti mortigita per mitraleto STEN GUN MK FF 209, el kiu pafis Jozef Gabčík. Sed lia haste kunmetita armilo ekblokiĝis, do ĝuste Kubiš uzis grenadon, kiu eksplodis antaŭ dekstra rado de nekirasita malfermita aŭtomobilo, en kiu Heydrich veturis. Tiu pli poste mortis pro toksigo de sango en libeňa malsanulejo Bulovka.
Jan Kubiš komune kun pluaj atencintoj poste kaŝis sin en subteraj spacoj de ortodoksa preĝejo de sankta Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato en Prago. Sed naziistoj esplorserĉinte trovis ilin kaj la 18-an de junio 1942 ekatakis la preĝejon. Post 7 horoj de rezisto, kontraŭ kiu germanoj aktivigis pli ol 800 soldatoj, estas ĝis hodiaŭ sur la preĝejo memorigaĵoj en aspekto de kavetoj de kugloj. Fine ĉiuj membroj de paraŝuta desalto faris memmortigon per lasta kuglo.
[redaktu] Kripto
En la kripto de la templo li mortis komune kun:
- Jozef Gabčík
- Adolf Opálka
- Josef Valčík
- Jaroslav Švarc
- Josef Bublík
- Jan Hrubý