Jozef Gabčík
El Vikipedio
Jozef Gabčík | |
---|---|
soldato, membro de Operaco Anthropoid | |
Naskiĝo | 8-a de aprilo 1912 Poluvsie, Slovakio |
Morto | 18-a de junio 1942 Prago, Ĉeĥoslovakio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Jozef Gabčík (naskiĝis la 8-an de aprilo 1912 en Poluvsie ĉe Žilina, Slovakio – mortis la 18-an de junio 1942, Prago) estis slovaka soldato partopreninta en Operaco Anthropoid, kiun preparis kaj por tiu ĉi tasko ekzercis brita armeo. Temis pri atenco kontraŭ Heydrich. Por ke ne okazu damaĝigo de aktujo, kiun Heydrich kunveturis kaj kiu enhavis gravajn dokumentojn, li devis krimi la atencon per pafado el mitraleto STEN GUN MK II FF 209 unue ĝuste Jozef Gabčík. Sed la armilo misfunkciis kaj tial la atenco estis krimita de alia membro de la grupo Anthropoid de Jan Kubiš, kiu ĵetis sur aŭtomobilon de Heydrich grenadon.
Gabčík estis slovaka paraŝutisto kun armea rango rotestro. En Slovakio estas ĝis hodiaŭ nomita omaĝe al li vilaĝo Gabčíkovo kaj ankaŭ samnomata valbaraĵo Gabčíkovo sur Danubo.
[redaktu] Morto
Li mortis en kripto de la templo komune kun:
- Jan Kubiš
- Adolf Opálka
- Josef Valčík
- Jaroslav Švarc
- Josef Bublík
- Jan Hrubý