Jan van Schoor
El Vikipedio
Jan VAN SCHOOR [van sĥor] (naskiĝis la 25-an de februaro 1896 en Antverpeno, mortis en 1955), estis flandra urba oficisto kaj esperantisto. Verkis: La revuo de la 7-a (1911), Amo kaj Poezio (1928, kolekton de originalaj poemoj) kaj multajn poeziaĵojn, kiuj aperis en diversaj revuoj. Tradukis: Kapricoj de Mariano kaj La Du Amatinoj de Alfred de Musset (1929), Elektitaj Noveloj de Lode Baekelmans (1931), Pallieter de Felix Timmermans (1933); kunlaboris al Belga antologio, Flandra parto; kunlaboranto de diversaj gazetoj, i.a. ĉefredaktoro de la gazeto Flandra Esperantisto. Forlasis la movadon pro personaj kialoj fine de 1933, sed ĝin rekontaktis en 1953.
Vidu ankaŭ la samnomanon kaj samurbanon Oscar Van Schoor.
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Schoor (skur) Jan Van, belglandano, oficisto. Nask. 25 febr. 1896 en Antwerpen. Verkis: „Amo kaj Poezio“, kolekto de originalaj poemoj kaj multajn poeziaĵojn, kiuj aperis en diversaj revuoj. Tradukis: „Kapricoj de Mariano“ kaj „La Du Amatinoj“ de Musset, „Elektitaj Noveloj“ de L. Baekelmans, „Pallieter“ de F. Timmermans; kunlaboris al „Belga Antologio“, Flandra parto; kunlaboranto de diversaj gazetoj. Forlasis la movadon fine de 1933. |