Oscar Van Schoor
El Vikipedio
Oscar VAN SCHOOR, belgo (naskiĝis la 4-an de februaro 1873, mortis la 9-an de julio 1936), estas la patro de la farmacio-historio en Belgio. Pro iu stranga kialo, lia nomo ne estas artikolo en Enciklopedio de Esperanto, kvankam li havis tre aktivan Esperanto-vivon.
Li estis inter la fondintoj de la antverpena grupo La Verda Stelo, vicprezidanto de la 7-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1911 kaj prezidanto de la 20-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1928.
Vidu ankaŭ lian samurban samnomanon: Jan van Schoor.
[redaktu] Verkoj
- Judaso (drama monologo por sinjoro, 1914)
- La servistinoj (nuntempa monologo por sinjorino, 1914)
- La telefono (monologo por sinjoro, 1914)
- La turisto kun verda stelo (1914)
[redaktu] Tradukoj
- La grenmakleristo (de Hilda Ram, 1904)
- En la templo de Jupiter (kristnaska rakonto el la romia imperia tempo, 1909)
- Formortinta Delsuno (de R. Vermandere, eld. 1910, reeld. 1928)
- Dum vintro kiam pluvas (eld. 1928)
- Printempa kanto (de Gentil Theodoor Antheunis, eld. 1930)
- Mi amas vin la Flandroland' (de Theofiel Coopman, eld. 1933)
- Ŝuo Flik (de Liekens, 1932)
- La Fiŝkaptisto (eld. 1930) k.m.a.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- La apoteko de Oscar Van Schoor estas konservita kaj ankoraŭ vizitebla (nederlandlingva retejo kun multaj fotoj).